António Soares dos Reis

portugala skulptisto

António Manuel Soares dos Reis (Mafamude, Vila Nova de Gaia, 14a de Oktobro 1847 - Vila Nova de Gaia, 16a de Februaro 1889) estis portugala skulptisto.

António Soares dos Reis
Persona informo
Naskiĝo 14-an de oktobro 1847 (1847-10-14)
en Mafamude
Morto 16-an de februaro 1889 (1889-02-16) (41-jaraĝa)
en Vila Nova de Gaia
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio
Alma mater Universitato de Porto
Okupo
Okupo skulptisto • universitata instruisto
vdr

Li studis en Porto, kie li gradiĝis en skulptarto en 1867, kaj poste en la École des Beaux-Arts en Parizo, el 1867 ĝis 1870, kie li ricevis kelkajn premiojn, kaj en Romo (1871–1872). Tie li faris sian plej prilaboritan kaj faman verkon el Karara marmoro, nome la laŭdita "O Desterrado" ("Ekzilito"), kortuŝa bildo de novklasikaj, romantismaj kaj realismaj nuancoj, kiu estas konsiderita la majstroverko de la portugala skulptarto.

Statuo de Soares dos Reis fare de António Teixeira Lopes, en Vila Nova de Gaia, Portugalio.

Reveninta en Portugalion, li revenis al Porto, kie li instruis en la Academia Portuense de Belas Artes. Miskomprenita kiel skulptisto kaj kiel instruisto, li memmortigis sin, estante nur 41-jaraĝa, en sia ateliero en Vila Nova de Gaia. Li estas konsiderita pro multo kiel unu el la ĉefaj gravuloj de la portugala realisma skulptarto.

En 1911 la nomita Museo Portuense, instalita en la Konvento de Santo António da Cidade, aktuala konstruaĵo de la Municipa Biblioteko de Porto, eknomiĝis Muzeo Soares dos Reis omaĝe al la skulptisto. Granda parto de lia heredo formas parton de la kolekto de la Muzeo. Ekde 1940 la Nacia Muzeo Soares dos Reis estas en la iama Palácio dos Carrancas, en la Rua D. Manuel II en Porto.

Verkoj redakti

Inter plej bonkvalitaj kaj konataj verkoj de António Soares dos Reis estas jenaj:

  • O Desterrado - Museu Soares dos Reis, Porto
  • Statuo de Afonso Henriques fare de Soares dos Reis, 1888 - Guimarães (kopio en la Kastelo de Sankta Georgo de Lisbono) (kaj aliaj du en kazerno de Gaia)
  • Flor Agreste - Nacia Muzeo Soares dos Reis, Porto
  • Statuo de Avelar Brotero, 1887 - Botanika Ĝardeno de Koimbro
Galerio