„ Jen voĉo el la transmondo.
El tie transe Emanuel la spirita aŭtoro de "Antaŭ dumil jaroj", diktis sian romanon
al la Brazila mediumo Francisko Cândido Xavier, malaltranga kaj nur elemente instruita oficisto, kiu jam skribis (ne "verkis") kaj hodiaŭ publikigis kvardek unu verkojn beletristikaj, historiajn aŭ sciencajn.
Tion klarigas al ni enkonduke la tradukinto L. C. Porto Carreiro Neto.
Ni do tuj kuj lojale estas informataj pri la tendenco de la libro.
Nu, kia ajn estu lia opinio pri nia postmorta estonto, ni certigas al la leganto ke, malferminte la volumon, li al ĝi restos katenita ĝis la lasta paĝo.
La temo rilatas al la spiritisma koncepto pri la evoluado de animo al perfektiĝo, pere de sinsekvaj reenkarniĝoj, Pritraktiĝas stadio de tia evoluado.
La okazintaĵoj lokiĝas, en Romo kaj Palestino, inter la jaroj 31 kaj 79 post la naskiĝo de Kristo, kiam la koncernatan animon — laŭpretende tiun mem de Emmanuel — enkarnigas Publio Lentulus Cornelius, romana patricio kaj senatano.
Veninte Palestinon, kies klimato, li esperas, estos favoru por lia malsana filineto. Publio Lentulus Cornelius renkontas tie la grandan figuron de Jesuo. la impresa personeco de la Nazareta profeto momenton ekŝancelos la fieran romanon. Sed li ne kapablos profiti tiun oportunaĵon unikan, kaj baldaŭ rekaptiĝos de la Cezaraj pompoj.
Tute male lia edzino, la milda Livia, avide malfermos al la nova doktrino sian koron jam brilan de intimaj ĉagrenoj ŝi laŭiros, ĝis la lasta stacio, la kalvarion de la tiamaj kristanoj, kaj mortos dispecigita en la cirko, sub la okuloj de sia edzo, la tagon mem kiam tiu ĉi estas publike honorata kiel aliaj altranguloj de la imperio.
Ekde tiam ni vidas Publio Lentulus Cornelius droni en abismo de malfeliĉo. Iĝinte
blinda, li fariĝos, en sia mediumo, la pentanta gasto de siaj pasintaj eraroj. Sed La spirito de Livia revenos konsoleme ŝvebi ĉirkaŭ li. Kaj kian fine li siavice mortos, enterigite sub la minoj de Pompeja, ni komprenos ke lia animo supreniris plian ŝtupon survoje al reaĉeto.
La suprecititaj ĉefroluloj moviĝas meze de tuta fluo de homoj kaj okazaĵoj, pro la
mezurita loko ne aludeblaj en la kadro de tiu ĉi recenzeto.
Mi diru nur ke la majstra maniero, laŭ kiu estas elvokita la atmosfero de la antikvaj Romo kaj Palestino, lasos al la imagemulo impreson de aŭtentikeco kiu ĵaluzigus Sro Cecil B. de Mille.
Jen konklude verko, altnivela laŭ formo kaj enhavo, elegante tradukita, kaj el kiu
ĉiu ĉerpos elektindan substancon; la doktrinano fidindan gvidilon, la laiko belan legendon kaj ambaŭ ĝuindan legaĵon. ” |