Antaŭadamito aludas la subtenantojn pri Antaŭadamismo, laŭlitere "antaŭ Adamo" – teorio anticipinta poligenismon, kiu opinias ke ĝuste el analizo pri la Biblio oni povas dedukti ke jam antaŭ Adamo ekzistis samtempe diversaj homaj paroj. [1]

La termino eksaltis unuafoje en 1655 el Isaac La Peyrère (1596-1670) kiu en verko Praeadamitae sive Exercitatio super Versibus duodecimo, decimotertio, et decimoquarto, capitis quinti Epistulae D. Pauli ad Romanos, quibus inducuntur Primi Homines ante Adamum conditi (Pri la antaŭadamitoj, aŭ Ekzerco pri la versegoj 12-a, 13-a kaj 14-a el ĉapitro 5-a de la Epistolo al la romanoj de la elstara Paŭlo, versegoj en kiuj enkondukiĝas la unuaj homoj kreitaj antaŭ Adamo), anonime publikigita – nome neindikanta nek aŭtoron nek eldoniston nek lokon (reale en Amsterdamo).
Surbaze de la tiama ekzegezo, la versaro 12-24 de la 5-a ĉapitro atentigis pri la problemo de la origino de la homa specio, ĝin solvante tiusence: la homaro ne descendis rekte el Adamo kaj do ĝi ne estus malpurigita per la prapeko kaj tial ne ekzistis unika origina centro de la tuta homaro, same kiel cetere tiam tion supozigis la ekzisto de nekonataj amerindaj popoloj kiuj ne estis cititaj en la Biblio.

Historio kaj disvolviĝo de la koncepto “Antaŭadamismo” redakti

Komenciĝo redakti

La unua konata debato pri la antikveco de la homaro okazis inter Teofilo el Antioĥio kaj pagana egipta Apolonio, kiu asertadis ke la mondo aĝis je 153.075 jarojn.[2] Tiuspecaj taksadoj oftis en la greka kaj romia literaturoj, kiel ankaŭ la allaso ke la mondo kaj homaro deĉiam ekzistus.

La plej grava defio al la biblia “Adamismo” estis lanĉita de la romia imperiestro Juliano (360-363), kiu, rifuzinte kristanismon kaj adherinte al la Teurgio (aparta formo, iom pli evoluinta, de Novplatonismo), akceptis la ideon pri kreado de multaj originaj paroj: pozicio dirita, poste, “kun-adamismo” aŭ “plurobla adamismo”.

Sankta Aŭgusteno de Hipono dediĉis du ĉapitrojn de sia La Civito de Dio al tiu debato inter kristanoj kaj paganoj pri la origino de la homo: la ĉapitro 10-a titolita “Estas ekzamenata la opinio de tiuj kiuj asertas ke la homa genro same kiel la mondo deĉiam ekzistis” dum en la libro 18-a, ĉa. 4-a estas dediĉita al la Aroganta Mensogo de la Egiptanoj kiuj atribuas al la antikveco de sia kulturo centmilojn da jaroj. Kiel indikite en la titoloj, Aŭgustenoj taksadis la paganajn ideojn pri la historio kaj kronologio de la mondo kaj de la homo absurdaj kaj neakordigeblaj kun la veroj revelaciitaj, laŭ kiu, ĉiam laŭ la tiama maniero “legi” la Biblion, la aĝo la homaro ankoraŭ ne atingis 6.000 jarojn. La pozicio de Aŭgusteno rilate tiujn temojn estis akceptita, se ne provokita, ankaŭ flanke de la plej granda parto de rabenoj kaj de la Patroj de la Eklezio, kiuj likvidis la malsamajn vidpunktojn de la antikva mondo kiel mitojn kaj fabelojn kiuj ne bezonis kromajn refutojn. [3]

Ĝis la 17-a jarcento redakti

Fare de la hispana juda filozofo Judaso Halevi, la reĝo de la Kazaroj organizis debaton inter tri teologoj, unu juda, unu kristana, unu islama, por kompreni kiu estas la vera religio. La reĝo pridemandas ĉe la rabeno ĉu li estas ĝenita de la fakto ke hindioj opinias ke ili posedas artefaritaĵon kaj konstruaĵojn antikvajn je milionoj da jaroj. La rabeno respondas ke temas pri informoj sensencaj, disvastigitaj de uloj mankantaj iun ajn libron per kiu “multaj personoj povus havi la saman opinion”. En tiu sama verko Halevi atakas multajn ideojn entenatajn en libro titolita “Agrikulturo nabatea”, redaktita aŭ tradukita de Ibn Wahshiyya en 904: tiuj ideoj, atribuitaj al Sabei, asertis la ekziston de personoj antaŭ Adamo kaj idoj de la prapatroj de Adamo, krome la hindian originon de Adamo mem; Halevi reĵetas tiujn opiniojn simple asertante ke tiuj uloj ne konis la revelacion entenatan en la Biblio.[4]

Klerismo redakti

Dum la klerisma epoko Antaŭadamismo enplektiĝis opone al la biblia vizio pri la origino de la homaro (ne nur do por kontesti la manieron aŭ la supozitan daton); en la 19-a jarcento tiu ideo estis eluzita de subtenantojn de sociaj prerogativoj de la blankahaŭtuloj. El Antaŭadamismo naskiĝis diversaj prirasaj interpretoj pri la unua ĉapitroj de la Genezo: iuj teorigantoj pri antaŭadamitoj volis subteni ke Kaino forlasis sian propran familion por fondi malsuperan tribon, nomata laŭkaze, "Mongoloj ne-blankaj", "nigraj rasoj", "sovaĝaj bestoj"...; kroma teorio asertis ke Kaino edzinigis virinon el la antaŭadamitaj malavantaĝaj triboj. La ideo ke la “signo” (Gen 3,15) kiun Dio stampis sur Kaino estis la nigra koloro naskiĝis en la Eŭropo de la 18-a jarcento kaj disvastiĝis precipe en Usono en la 19-a jarcento precipe pere de la fondinto de mormonismo, Joseph Smith.[5] [6]

Ekde la 19-a jarcento ĝis niaj tagoj redakti

En la Eŭropo de la 19-a jarcento, poligenismo kaj antaŭdamismo estis ideoj altiraj por inokulantoj de la malsupereco de la popoloj ne-okcidentaj; en Usono, male, ili estis defendataj de rasistoj, al kiuj ne povis plaĉi la ideo de komuna deveno de blankuloj kaj ne-blankuloj; al tiuj vidpunktoj (kaj sinsekvaj kondutoj) reagis intelektuloj kaj verkistoj kiel Charles Caldwell, Josiah Nott kaj Samuel Morton kiuj reĵetis la ideon ke ne-blankuloj povus ne deveni de Adamo; kun esceptoj, tamen, inter kiuj estis Morton kiu anstataŭigis Antaŭadamismon per mezurado de la kranio por la konstruo de rasaj diferencoj pravigantaj sklavecon.[7]

Notoj redakti

  1. En Enciclopedia Treccani ĉe la koresponda voĉo
  2. Teofilo el Antioĥio, Ad Autolico, iii.16.
  3. Popkin, 1992, p. 27.
  4. Tiu sinteno naskiĝis el la fakto ke judoj kaj kristanoj atribuis al la Biblio ankaŭ historian kaj sciencan valoron, kiun pli atenta ekzegezo hodiaŭ oni ekskludas. Kiel jam opiniis Galileo.
  5. Haynes, 2002, p. 15.
  6. La unuaj ĉapiroj de la Genezo hodiaŭ estas legata kiel revelacia anonco ke Dio kreis la homon signita per la dia bildo kaj do destinita partoprenis en Lia familio ekde nun kaj plej manifeste post la morto por la adherantoj al biblia mesaĝo. (Katekismo de la Katolika Eklezio, parto unua, n. 27 ss. [1])
  7. Por kristanismo la egaleco de la rasoj fundiĝas sur la komuna spirita signo: ĉiu estas bildo de Dio, do malsupera al neniu. Vidu: Gianfranco Ravasi, Nuova guida della Bibbia, San Paolo editore, ISBN 9788821552304,

Bibliografio redakti

  • Haynes, Stephen R. (2002). Noah's Curse: The Biblical Justification of American Slavery. New York, NY: Oxford University Press. ISBN 0-19-514279-9
  • Popkin, Richard Henry (1992). Third Force in Seventeenth-Century Thought. Brill Academic Publishers. ISBN 90-04-09324-9
  • Livingstone, D. Adam's ancestors: race, religion, and the politics of human origins. Baltimore: Johns Hopkins University Press, 2008

Vidu ankaŭ redakti