Antaŭen kun kredo

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Antaŭen kun Kredo [1] [2] estas 208-paĝa literatura jarlibro de Pola Esperantisto por 1911, aperinta en Varsovio en tiu jaro.

Antaŭen kun Kredo
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1911
Urbo Varsovio
Eldoninto Günther
Paĝoj 208
vdr

Recenzoj redakti

 
 Interesa, bela, bonstila libro. La nomoj de Kabe, Grabowski, k.a. atestas jam pri pura Esperanta stilo
— 1912, M. Ŝidlo, La Ondo de Esperanto, paĝo 106
 
 Tiu literatura jarlibro de nia vigla kaj eminenta kolego Pola Esperantisto, enhavas tradukaĵojn de Grabowski, Kabe ; du originalajn verkojn de Dobrzanski : Historio-zofio de lingvo internacia kaj Al mokantoj ; plie ankoraŭ tradukaĵon de interesplenaj diverslingvaj verkoj. Ni varme rekomendas tiun bonstilan jarlibron; ĝia legado estos vera ĝuado por ĉiu esperantisto. 
— Belga Esperantisto n041 (mar 1912)

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti