Antal Aschenbrier [aŝenbrier], laŭ hungarlingve kutima nomordo Aschenbrier Antal estis hungara katolika pastro, altlerneja instruisto, teologo. Lia pseŭdonimo estis Hamvas.

Antal Aschenbrier
Persona informo
Naskiĝo la  15-an de februaro 1849(nun 1849-02-15)
en Hungario Selmecbánya (pli precize en ties ekstera parto Szélakna, Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 31-an de decembro 1897
en Hungario Esztergom (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Okupo
Okupo pastro • teologo • historiisto
vdr

Antal Aschenbrier[1] naskiĝis la 15-an de februaro 1849 en Selmecbánya (pli precize en ties ekstera parto Szélakna, Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio), li mortis la 31-an de decembro 1897 en Esztergom (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario).

Biografio redakti

Antal Aschenbrier frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, ekde 1865 li lernis en liceo en Esztergom, poste li studis en Pázmáneum, ankaŭ en Universitato de Vieno, kie li diplomoĝis kaj doktoriĝis el teologio en 1873. Intertempe li pastriĝis en 1871. Li estis inspektoro en seminario en Budapeŝto, ekde 1874 li instruis en seminario de Esztergom. En 1882 li ekinstruis en Reĝa Universitato de Budapeŝto en rango publika ordinara profesoro. En la lernojaroj de 1886 kaj 1888 li estis dekano. En 1892 li ricevis la titolon kortega vikario.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Beszéd az 1888-89. egyetemi tanévnek ünnepélyes megnyitásakor (1888)
  • A plébániai anyakönyvekről (1890)

Fontoj redakti

Referencoj redakti