Antal Both
Antal Both [bot], laŭ hungarlingve kutima nomordo Both Antal estis hungara instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis bothfalvi.
Antal Both | |
---|---|
Antal Both | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 2-an de septembro 1875 en Nagyberezna (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 30-an de julio 1963 en Balassagyarmat (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | filozofo • gimnazia instruisto • teologo • inventisto |
Antal Both[1] naskiĝis la 2-an de septembro 1875 en Nagyberezna (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Velikij Bereznij en Ukrainio), li mortis la 30-an de julio 1963 en Balassagyarmat (Hungario).
Biografio redakti
Antal Both frekventis bazlernejon en sia naskiĝloko, gimnaziojn en Nagykároly kaj Szatmárnémeti (li maturiĝis en 1893). Post la abituriento li akiris teologian diplomon en seminario (1897), pli poste pedagogogian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1903. Li instruis en gimnazio de Balassagyarmat jam ekde la studjaro 1902 ĝis la emeritiĝo en 1936. Interrompe li batalis dum la 1-a mondmilito. Li havis edzinon, kiu naskis 7 gefilojn.
Elektitaj kontribuoj redakti
- A görög himnusokról (1904)
- Latin nyelvtan. I. rész. (1905)
- Példagyűjtő a latin nyelvtan mondattani részéhez II. rész. (1907)
- A családok világrendje (1942)
Memorigiloj redakti
- fondaĵo ekde 2016
- memortabulo en gimnazio de Balassagyarmat (2017)