Antal Csicsátka [ĉiĉAtka], hungare Csicsátka Antal estis hungara inĝeniero kaj inventisto.

Antal Csicsátka naskiĝis en 1911 en Hungario, en Érsekújvár (nuntempa Nové Zámky en Slovakio). Li mortis la 9-an de julio 1976 en Usono, en Utica.

Biografio redakti

Antal Csicsátka frekventis universitaton en Budapeŝto, poste li eklaboris en Hungara Poŝto kiel inĝeniero. Post la 2-a mondmilito li fondis uzineton, kiu ŝtatiĝis en 1949, sed li restis estro. Baldaŭe tiu uzini iĝis "Mechanikai Laboratórium" produktanta precipe por la armeo diversajn telekomunikajn aparatojn. Antal Csicsátka kreis ekzemple la unuan hungaran magnetofonon. Li dufoje estis staĥanovisto. Post la revolucio en 1956 li migris al Usono, al General Electric, kie li okupiĝis pri radioaparatoj. Li havis multe da patentoj. Li ricevis premion Kossuth en 1953 kaj ankaŭ premion Steimetz.

Fontoj redakti