Antal Czetz
Antal Czetz [cec], laŭ hungarlingve kutima nomordo Czetz Antal estis hungara komercisto, terkultivisto, botanikisto. Lia familia nomvarianto estis Czecz, lia botanika nomo estas Czetz.
Antal Czetz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 21-an de oktobro 1801 en Dés (Transilvanio, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 24-an de aprilo 1865 en Gáncs (Transilvanio, Aŭstra Imperio) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | botanikisto • terposedanto |
Antal Czetz[1] naskiĝis la 21-an de oktobro 1801 en Dés (Transilvanio, Aŭstra Imperio, nuntempa Dej en Rumanio), li mortis la 24-an de aprilo 1865 en Gáncs (Transilvanio, Aŭstra Imperio, nuntempa Dumbrăveni en Rumanio).
Biografio redakti
Antal Czetz estis komercisto en sia naskiĝurbo, sed en 1840 li retiriĝis kaj okupiĝis pri kolekto de kreskaĵoj en Transilvanio. En 1850 li translokiĝis al Gáncs. Inter 1850-1854 li kolektis 4641 ekzemplerojn el 939 specioj. Li korespondadis por ŝanĝi ekzemplerojn kun eksterlandaj botanikistoj, same en Hungario kun Lajos Haynald kaj Viktor Janka. Erdélyi Múzeum-Egyesület heredis valoran kolektaĵon de Czetz, la katolika eklezio heredis la bienon.
Elektitaj kontribuoj redakti
- Azon növények névlajstroma, melyeket én kaptam és szárítottam 1850-től fogva (1872)
Memorigiloj redakti
Lia nomo estas videbla en kreskaĵoj Bubleurum Rodnense Czetzi kaj Erysimum Czetzianum.