Antal Juranics [juraniĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Juranics Antal estis hungara pastro, episkopo, kanoniko, abato.

Antal Juranics
Persona informo
Naskiĝo 26-an de majo 1768 (1768-05-26)
Morto 26-an de aŭgusto 1837 (1837-08-26) (69-jaraĝa)
Familio
Frat(in)o Juranics László
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • romkatolika diakono • katolika episkopo
vdr

Antal Juranics [1] naskiĝis la 26-an de majo 1768 en Kaposvár. Li mortis la 26-an de aŭgusto 1837 en Győr.

Biografio redakti

Antal Juranics frekventis gimnaziojn en Keszthely kaj Pécs, poste li lernis teologion en Pozsony kaj Pest (urbo). En 1791 li pastriĝis en Pécs, poste li estis pastro en Bátaszék kaj Pécs. Li estis sekretario de episkopo en Pécs inter 1797 kaj 1806. Liaj sekvantaj titoloj kaj/aŭ postenoj estis

  • kanoniko en Pécs en 1806
  • abato en 1811
  • titulara episkopo en 1821
  • episkopo de Győr.

Li establis novajn preĝejojn kaj hospitalon en Szigeth. Li ricevis la titolojn reĝa vera interna sekreta konsilisto kaj ĉefjuĝisto. Li estis entombigita en Baziliko-katedralo de Győr.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Örvendező versek, melyekkel Ó-Gyallai Király József... (1808)
  • Halotti dicséret, melyel Kajdatsi Kajdatsy Antal úrnak... (1811)

Fontoj redakti