Antal Kotász [kotAs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kotász Antal estis hungara futbalisto (mezulo), benzinejisto.

Antal Kotász
mezkampulo
Personaj informoj
Naskiĝo 1-an de septembro 1929 (1929-09-01)
en Vasvár
Morto 6-an de julio 2003 (2003-07-06) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Klubaj informoj
Nuna klubo
Pozicio
Profesiaj kluboj*
Jaroj Klubo Matĉoj (goloj)

* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj
nur en hejma ligo kaj aktualaj laŭ la .

vdr

Antal Kotász[1] naskiĝis la 1-an de septembro 1929 en Vasvár, li mortis la 1-an de julio 2003 aŭ la 5-a aŭ la 6-a en BudapeŝtoSzentendreVisegrád (ne estas konsento inter la datenoj).

Biografio redakti

Antal Kotász debutis en 1945 en malgranda ĉefurba klubo, post 2 jaroj jam en elita klubo. La politiko metis lin al Dunaújváros inter 1950-1954, poste li apartenis al Budapest Honvéd FC ĝis 1963. Intertempe li estis hungara ĉampiono en 1955. Li estis ankaŭ membro de la nacia hungara teamo inter 19541961 resume 37-foje. Depost falo de la hungara revolucio de 1956 li partoprenis en turneo en Sudameriko, kiun János Kádár deklaris senpermesa, tial hejmenveninta li 4 monatojn ne povis futbali. Li edziĝis en 1961, en la sekva jaro filino naskiĝis. Post la futbalado li estis benzinejisto ĝis la emeritiĝo (tiutempe tio estis elita profesio).

Memorigiloj redakti

  • en Vasvár memortabulo (2019)

Fontoj redakti

Referencoj redakti