Antal Lepold
Antal Lepold, laŭ hungarlingve kutima nomordo Lepold Antal estis hungara pastro, arthistoriisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1936).
Antal Lepold | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de januaro 1880 en Baĉki Graĉac |
Morto | 3-an de majo 1971 (91-jaraĝa) en Vieno |
Ŝtataneco | Hungario • Aŭstrio |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | katolika sacerdoto • arthistoriisto |
Antal Lepold [1] naskiĝis la 22-an de januaro 1880 en Hungara reĝlando en Szentfülöp (nuntempa Baĉki Graĉac en Serbio). Li mortis la 3-an de majo 1971 en Vieno.
Biografio redakti
Antal Lepold frekventis jezuitan gimnazion en Kalocsa, poste li studis en Scienca Universitato Péter Pázmány en Budapeŝto, fine li doktoriĝis. En 1904 li pastriĝis, inter 1906-1913 li ricevis instruajn kaj predikajn taskojn en Kalocsa. En 1913 li eklaboris en Esztergom, kie li okupiĝis ekzemple pri la galerio de la ĉefepiskopo. En 1920 li estis unu el la delegitoj por Traktato de Trianon kiel eklezia fakulo. Baldaŭe li okupiĝis pri edukado, ekleziaj biblioteko, muzeo kaj arkivejo. Post la 2-a mondmilito pro la komunistoj li iris al Vieno, kie li estis rektoro de Pázmáneum de 1946 ĝismorte. En 1951 la hungara ŝtato forprenis de li la hungaran ŝtatanecon.
Verkaro (elekto) redakti
- Az egyházi kiközösítés (1911)
- Magyar katolikus almanah (1927-1931) - kunredaktoro
- Szt István király születéshelye (Naskiĝloko de Stefano la 1-a (Hungario), (1938)
- Esztergomi útikalauz (Gvidlibro pri Esztergom), (1946)
Memorigiloj redakti
- memortabulo (1980)