Antal Notter
NOTTER Antal (pro. noter) estis hungara juristo, universitata profesoro naskiĝinta en Temeŝvaro la 5-an de februaro 1871 kaj mortinta en Dunaharaszti la 7-an de marto 1948.
Antal Notter | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de februaro 1871 |
Morto | 7-an de marto 1948 (77-jaraĝa) |
Biografio redakti
Notter finis juron en la Universitato de Budapeŝto, poste li fariĝis ĵurnalisto. De 1907 li estis eksterordinara profesoro de jurakademio de Nadjvarado, de 1909 ĝis 1941 prelegis en la Universitato de Budapeŝto (eklezijuro, romia juro kaj jurhistorio).
Verkoj redakti
- A szabad akarat (Bp., 1908);
- A szerzetesi professzió (Bp., 1908);
- Eljegyzés és házasság (Bp., 1909);
- A királyi főkegyúri jog (Bp., 1911);
- Római jog (Bp., 1934).