Antal Reguly

hungara lingvisto

Antal REGULY [reguli], hungare Reguly Antal estis hungara lingvisto, etnografo, vojaĝisto, membro de Hungara Scienca Akademio.

Antal Reguly
Persona informo
Naskiĝo 11-an de julio 1819 (1819-07-11)
en Zirc
Morto 23-an de aŭgusto 1858 (1858-08-23) (39-jaraĝa)
en Buda
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Subskribo Antal Reguly
Okupo
Okupo antropologo • lingvisto
vdr
Skulptaĵo pri Reguly

Li naskiĝis la 11-an de julio 1819 en Zirc. Li mortis la 23-an de aŭgusto 1858 en Buda.

Biografio redakti

Li frekventis lernejojn en Zirc kaj Székesfehérvár, poste lernis en Reĝa Universitato de Pest. Poste tuj li komencis viziti diversajn urbojn. En Stokholmo li ekkonis finnojn kaj interesiĝis pri la sameoj. Tie li faris etnografiajn esplorojn. En 1841 li vojaĝis al Sanktpeterburgo por studi diversajn malgrandajn etnojn. Post 2 jaroj li vojaĝis al Uralo, kie li esploris ĝis 1847. Poste li hejmenvenis kaj faris etnografiajn laborojn.

Verkoj (elekto) redakti

  • A dzungár nép és annak a magyarral állított fajrokonsága (La popolo "dzungár" ...), 1850
  • Vogul népköltési gyűjtemény (popolaj poemoj de voguloj), 1892
  • Reguly Antal "Magyarországi jegyzetek" (Hungarlandaj notoj de Reguly), 1994
  • Reguly Antal „hangjegyre szedett” finnugor dallamai (Kolektitaj melodioj de Reguly), 2000

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio