Antal Szécsen
Hungara politikisto, historiisto (1819-1896)
Grafo Antal SZÉCSEN [sEĉen], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szécsen Antal estis hungara politikisto, historiisto, membro de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy.
Antal Szécsen | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de oktobro 1819 en Buda |
Morto | 23-an de aŭgusto 1896 (76-jaraĝa) en Bad Aussee |
Tombo | Saint Andrew's cemetery |
Lingvoj | hungara • germana |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Nicolaus Szécsen von Temerin |
Infano | Count Nikolaus Szécsen von Temerin |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Antal Szécsen naskiĝis la 17-an de oktobro 1819 en Buda. Li mortis la 23-an de aŭgusto 1896 en Aussee.
Biografio redakti
Antal Szécsen frekventis lernejojn en Buda, Pozsony kaj Vieno. Post lernado li longe vojaĝis en Francio, Italio, Germanio, Anglio. Hejmenveninta li havis diversajn ŝtatajn postenojn. En 1843 li membriĝis al la parlamento, baldaŭe li estis ankaŭ ministro. Li politikadis kontraŭ Lajos Kossuth. Li ricevis diversajn premiojn, ordenojn. Li havis edzinon, kiu naskis filon kaj 3 filinojn.
Verkaro (elekto) redakti
- Politische Fragen der Gegenwart 1851
- Tanulmányok 1881 - studoj