Antal Szegedi Tasziló

SZEGEDI TASZILÓ Antal (segedi tasilo:), Szolomájer estis hungara instruisto, eklezihistoriisto naskita en Nagykároly la 4-an de junio 1888 kaj mortinta en Pannonhalma la 18-an de majo 1960.

Kariero redakti

Szegedi Tasziló enpaŝis en la benediktan ordenon en 1904. De 1911 li estis instruisto en Sopron, de 1912 en Győr. De 1918 li estis parokestro de Tényő, de 1922 denove instruisto en Győr. En 1925 li estis domestro kaj direktoro en Sopron, de 1929 li estis direktoro de la instituto de Angolkisasszonyok (anglaj fraŭlinoj) de Budapeŝto, de 1944 instruisto en Pannonhalma. De 1948 li estis malgrandseminaria instruisto en Győr. De 1950 li pensiuliĝis kaj loksidiĝis en Pannonhalma. Li verkis historiajn lernolibrojn. Liaj ordenhistoriaj verkoj restis en manuskripto en la biblioteko de Pannonhalma.

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon