Antal Tasner [taŝner], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tasner Antal estis hungara advokato, korespondanta membro de Hungara Scienca Akademio (1833).

Antal Tasner
Persona informo
Naskiĝo 5-an de majo 1808 (1808-05-05)
en Öskü
Morto 25-an de aŭgusto 1861 (1861-08-25) (53-jaraĝa)
en Peŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo advokato
vdr

Antal Tasner [1] naskiĝis la 5-an de majo 1808 en Öskü. Li mortis la 25-an de aŭgusto 1861 en Pest (urbo).

Biografio redakti

Antal Tasner frekventis universitaton en urboj Pest kaj Pozsony. Li advokatiĝis en 1831. En la sekva jaro li akompanis grafon István Széchenyi al Anglio. Inter 1833-1848 li estis sekretario de la grafo. Tasner multe strebis por la konstruado de Széchenyi-Ĉenponto. Li konatiĝis ankaŭ kun barono Simon Sina, baldaŭe li iĝis sekretario de la barono. Li partoprenis en redaktado de akademia poŝvortaro. Liaj artikoloj aperis ekzemple en Athenaeum (revuo).

Verkaro (elekto) redakti

  • Jelentés a magyarországi állattenyésztő társaság munkálkodásairól (1831)
  • Angol versenyszabályok (1836)
  • Liaj korespondaĵoj

Fontoj redakti