Antal Virozsil [viroĵil], laŭ hungarlingve kutima nomordo Virozsil Antal estis hungara juristo, profesoro.

Antal Virozsil
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aprilo 1792 (1792-04-14)
en Banská Štiavnica
Morto 19-an de majo 1868 (1868-05-19) (76-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo universitata instruisto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antal Virozsil [1] naskiĝis la 14-an de aprilo 1792 en Hungara reĝlando en Selmecbánya. Li mortis la 19-an de majo 1868 en Vieno.

Biografio redakti

Antal Virozsil frekventis mezlernejojn en sia naskiĝurbo kaj Nagyszombat, poste li lernis teologion en diversaj lernejoj, poste 2 jarojn li estis ĉefamilia edukisto. En 1816 li akiris filozofian, en 1823 juran diplomojn. Li forlasis la eklezian karieron kaj en 1822 li komencis instrui en jura akademio. Ekde 1832 li instruis jam en Reĝa Universitato de Pest. Inter 1845 kaj 1847 li estis dekano, en la studjaro 1841 rektoro. En somero de 1848 li ne konsentis kun la hungara revolucio, tial li pensiuliĝis. Post falo de la revolucio en 1849 li denove estis rektoro ĝis 1860. Li havis la plej longan rektorecon en Hungario. En 1860 li nobeliĝis. En la sekva jaro pro morto de rektoro Sámuel Márkfi li denove transprenis la rektorajn taskojn, poste li denove pensiuliĝis. Li ricevis la titolon kortega konsilisto. En 1863 li translokiĝis al Vieno, kie li instruis en la universitato.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Jus naturae privatum methodo critica deductum (1833)
  • Epitome juris naturae seu universae doctrinae juris philosophicae (1839, tradukita hungaren en 1861)
  • Jus publicum regni Hungariae a primordiis hujus regni usque ad recentissima tempora ordine scientifico deductum (1850-1854)
  • Ueber die hohe Idee der Gerechtigkeit und den Einfluss der Wissenschaft auf die Realisirung derselben im Staate (1864)

Fontoj redakti