Antarkta neĝa krozilo

La antarkta neĝa krozilo (au neĝokrozilo, angle snow cruiser) estas grandega neĝa aŭtomobilo kiu estis konstruita originale por esplorado de la Antarkto. Oni fiksis sur tegmento de la neĝa veturilo aviadilon, kiu povis starti de tie. La projekton gvidis Dro Thomas C. Poulter kaj admiralo Richard Evelyn Byrd, la neĝokrozilo fiaskis, ĉar ĝi ne povis venki eĉ etajn altaĵojn. Simple ne eblis en Usono antaŭvidi la ekstremajn fizikajn kondiĉojn de la Antarkto.

la neĝa krozilo en 1940

Oni konstruis la neĝokrozilon en 1939, transportis ĝin en la Antarkton la 12-an de januaro 1940. Ĝi sinkis en la neĝo kaj ne povis grimpi altaĵetojn. Ĉar oni ne povis plibonigi la konstruaĵon, ili ĉesigis la projekton kaj lasis la neĝokrozilon sur la Antarkto.

la neĝa krozilo en 1940, bone videblas la dimensioj kompare al apuda homo

Teknikaĵoj redakti

Maŝinoj: du 6-cilindraj Cummins-dizelaj motoroj
Pelaj motoroj: kvar General Electrics je 75 ĈP
Maksimuma rapido: ĉ. 50 km/h
Longo: 15,4 m
Alto: 4,4 m
Larĝo: 5.25 m
Atingopovo: ĉ. 8000 km

Eksteraj ligiloj redakti