Stacio Antequera-Santa Ana

(Alidirektita el Antequera-Santa Ana)

Antequera-Santa Ana[1] estas stacio de grandrapidaj trajnoj de Adif, situanta je 17 km okcidente de la urba kerno de Antequera. Al ĝi alvenas kaj el ĝi eliras trajnoj cele al Algeciras, Kordovo, Granado, Madrido kaj Malago. Servas al Antequera kaj al ties komarko, kaj kun la stacio de Puente Genil-Herrera al la centra zono de Andaluzio.

Stacio Antequera-Santa Ana, oktobro 2009

Tiu stacio formas parton de la linio de granda rapido Kordovo-Malago kaj de la Fervoja Transversa Akso de Andaluzio. Situanta en la centro de Andaluzio, ĝi estas la koresponda stacio de la stacio de Bobadilla por granda rapido, kaj estos la ĉefa fervoja ligejo de la regiono. Ĝi havas aliron ankaŭ per vojo de iberia larĝo ekde la linio Granado-Fuente de Piedra, planita por ligi la trajnojn de Mezlonga Distanco en la stacio, kvankam aktuale neniu haltas tie.

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti