Antikva muziko nomas la muzikstilojn el diversaj epokoj antaŭ ĉ. 1750. Ĝi entenas la mezepokan muzikon, la renesancan muzikon kaj la barokon, tamen ne la antikon. (Por la muziko de la mezepoko kaj antaŭ tiu oni ankaŭ uzas la nomon „frua muziko“.)

Muzikistoj en la 14-a jarcento. Pentraĵo de Simone Martini (1322)

Antikva muziko estas esence agadokampo de specialigitaj muzikistoj kaj ensembloj, ĉar devas ekzisti specalaj muzikiloj kaj multe da faka- kaj praktika scioj pri muzikhistorio, organologio, ludmanieroj, agordosistemoj ktp. por eltrovi, kiel povus soninta la muziko de pli fruaj epokoj.

La provoj de rekonstruado sin apogas sur bildaj kaj notaj dokumentoj (vd. notacio). Malnova muziko estis tradiciata relative senmanka de generacio al generacio. Tamen la muziko ŝanĝiĝis pro la transdonado (tradiciado).

Ars Antiqua kaj „antikva muziko“ redakti

Jam en la mezepoko estis diferencigo inter malnova kaj nova muzikoj. Ekde 1320 oni nomis la nun forlasitan muzikstilon ars antiqua, do malnova arto resp. muziko, kaj la de nun komponitan muzikon ars nova (nova arto resp. muziko).

La nun kutima nocio antikva muziko tamen tute ne estas nomigo de eksmodiĝinta muziko. Tute male, oni komprenas antikvan muzikon kiel valora riĉigo de la kutima repertuaro de la burĝa muzika kulturo, okazanta en la grandaj koncertsalono de la mondo, aŭ eĉ kiel korektivaĵo de tiu muzika kulturo. Ree kaj ree fervoraj muzikistoj el la medio de antikva muziko enportas impulsojn en la klasikan-romantikan repertuaron, se ili pretas ŝanĝi la fakojn. Antaŭ la fono de spertita antikva muziko eblas novaj aŭdimpresoj de jam delonge konataj muzikaĵoj.

Antikva muziko kaj la burĝa muzika kulturo de la 19-a jarcento redakti

 
Flandrastila klaviceno (moderna kopikonstruaĵo). La rekonstruado de antikvaj instrumentoj estis unu el la karakterizaj elementoj je la serĉado de historie fidela sonidealo.

Paralele al la ekesto de burĝa koncertkulturo ĉ. 1800 evoluis repertuaro, kiu plejparte malatentis la antaŭklasikan muzikon kaj koncentriĝis sur ĵus fariĝintaj komponaĵoj.

Komponistoj ja studis la verkaron de Johann Sebastian Bach post ties morto en 1750, sed tiujn verkojn oni ne plu koncertis antaŭ vasta publiko. Nur ekde 1829, kiam Felix Mendelssohn Bartholdy prezentis en koncerto la Mateo-Pasionon de Bach, la muzikema publiko estimis ties verkojn.

La romantikismo kaj la historiismo grave rolis por tio, ke la fascino por muziko el pasintaj epokoj efikis ankaŭ sur la muzika praktiko. Ree kaj ree komponistoj orientiĝis je eminentaj antaŭuloj. Tamen krom tio la koncertadoj de antikva muziko ne grave rolis, ĉar oni konsideris ĝin malnoviĝinta.

Povi koncerti antikvan muzikon plejeble kun historie ĝusta sonimago en Eŭropo – escepte de Anglio – nur en la 20- jarcento iĝis celo. La nocio „antikva muziko“ pli kaj pli graviĝis ekde la reformmovadoj de la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento, kiam oni sekve de la revivigo de la historia koncertpraktiko pli intense kopikonstruis kaj uzis originalajn instrumentojn. La movado por antikva muziko sin rigardis kiel kontrasto kaj korektivaĵo al la konvencia koncertrepertuaro. La sonidealo de la antikva muziko ĉiukaze, sendepende de kiel ĝi estas komprenata, akre kontrastis la malfruromantikan tonalecon kaj abundon de sonkoloroj.

Remalkovro kaj ostentacioj redakti

Gravaj mejloŝtonoj de la remalkovro de la antikva muziko estis:

  • Rekoncertado de la Mateo-Pasiono de Johann Sebastian Bach far' Felix Mendelssohn Bartholdy en la jaro 1829, ĉ. 100 jaroj post la unua prezentado en Lepsiko;
  • La eldono de la kompleta verkaro de J. S. Bach, komencate en 1851, post kiu jam en la 19-a jarcento sekvis t.n. monumentaj eldonoj;
  • Historiema komponmaniero k.e. ĉe Ottorino Respighi
  • La rekonsciiĝo pri muziko kaj instrumentoj de la 16-a kaj 17-a jarcentoj kadre de la Jugendmusikbewegung (junulara muzikmovado) en Germanio en la 1920-aj jaroj, kiu simile al la Wandervogel-movado estis formo de protesto kontraŭ la – ĉikaze arta – etablularo (t.n. vjolgambomovado, ankaŭ antikvaj violonoj, clarionoj, bekflutoj k.a. instrumentoj);
  • per la eklaboro de la dirigento Nikolaus Harnoncourt komencanta en la 1950-aj jaroj sur la kampo de la Bach-interpretado la historiema koncertado nuntempa fariĝis la fundamento de science bazita konfrontado kun antikva muziko.

Studado kaj pliklerigado redakti

Svisio redakti

En Svisio oni proponas en la Schola Cantorum Basiliensis – altlernejo por antikva muziko en Bazelo - fundamente muzikpraktikan plenstudadon por la muziko de la mezepoka muziko.

Germanio redakti

Jenaj germanaj universitatoj kaj altlernejoj proponas diplomstudadojn por antikva muziko: Altlernejo por Artoj Bremen, Altlernejo por Musik "Carl Maria von Weber" en Dresden, Altlernejo por Muziko kaj Teatro "Felix Mendelssohn-Bartholdy" en Lepsiko, Ŝtata Altlernejo por Muziko en Trossingen, Altlernejo por Muziko en Weimar, Altlernejo por Muziko en Würzburg. La Akademio Burg Fürsteneck establos dujaran profesi- aŭ studakompanan pliklerigadon pri tradiciita antikva muziko.

Aŭstrio redakti

En Aŭstrio estas studadoj de malnova muziko en jenaj universitataj institutoj: Privatuniversitato Anton Bruckner en Linz, Johann-Joseph-Fux-Konservatorio en Graz, Universitato por Muziko kaj efemera Arto Graz, Universitato Mozartejo Salzburg, Konservatorio Vieno Privatuniversitato.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti