La Antila turto (Zenaida aurita) estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Antila turto

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Zenaida Zenaida
Specio: Antila turto Zenaida aurita
Temminck 1810
Proksimuma teritorio
Proksimuma teritorio
Proksimuma teritorio
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Ĝi estas la nacia birdo de Angvilo, kie ĝi estas komune (sed erare) konata kiel Turto. La Antila turto reproduktiĝas tra la Karibio kaj la pinto de la duoninsulo Jukatano. Laŭ Audubon la specio reproduktiĝis en la rifoj de Florido, sed poste estis nur tri konstateblaj informoj el Florido.

Tiu ĉi specio estas loĝanto kaj abunda en plej parto de sia teritorio. La Antila turto estas komune ĉasata ekzemple en Gvadelupo kaj en Martiniko, sed en kelkaj lokoj kiel en Barbado ĝi povas esti tiom komuna ke ili piediras surstrate inter la promenantoj.

Aspekto redakti

 
Masklo.

La Antila turto estas ĉirkaŭ 28 aŭ 30 cm longa. Ĝi aspektas kiel la Plorturto, tio estas bruna ĉedorse kun nigraj makuloj en suba dorso, rozbruna ĉe kapo kaj brusto (kun nigra makulo antaŭ la nuko) kaj hela en ventro, sed ĝi estas iomete pli malgranda, havas pli mallongan kaj rondoforman voston, kaj estas iome pli malhela. Ĝi estas ankaŭ diferencebla el la Plorturto pro montro de blanko ĉe flugilbordo dumfluge.

Kutimaro redakti

Tiu ĉi specio troviĝas en malferma kaj duonmalferma medio. Ties plorema alvoko KuUu-ku-ku-ku estas simila al tiu de la Plorturto, sed pli rapida in pace.

Tiuj birdoj manĝas surgrunde, ĉefe grenojn de Caryopsis kaj semojn, foje ankaŭ insektojn. La Antila turto ofte manĝas ĉe akvo. Ili ofte englutas sablerojn aŭ ŝtonetojn por helpi digeston, kaj ankaŭ salon el mineralriĉaj grundoj. Oni supozas, ke salo helpas la ovoformadon aŭ la produktadon de kropolakto.

La ino demetas du blankajn ovojn en simpla platformo konstruita en arbo aŭ arbusto. Ĝi nestumas ankaŭ ĉe rokofendoj aŭ en densa herbejo, se ne ĉeestas predantoj. Oni scias pri kelkaj birdoj kiuj ovodemetis ĝis 4 fojojn jare. La idoj eloviĝas post du semajnoj kaj elnestiĝas post du pliaj semajnoj. La gepatroj manĝigas la idaron per kolombolakto, nutraĵo riĉa je substancoj vomita el ties kropo.

Referencoj redakti