Antonín Polách

ĉeĥa verkisto de historiaj romanoj, kuracisto

Antonín Polách (naskiĝis la 21-an de julio 1959) estas ĉeĥa verkisto de historiaj romanoj, kuracisto laŭ profesio.

Antonín Polách
Persona informo
Naskiĝo 21-an de julio 1959 (1959-07-21) (64-jaraĝa)
en Novajiĉino
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Okupo
Okupo verkistokuracisto
vdr

Li studis la medicinan fakultaton de la universitato Palacký en Olomouc, multajn jarojn laboris kiel praktika kuracisto en la slovaka Poprad, kie li kunfondis Ĉeĥan Societon en Slovakio. Post disiĝo de Ĉeĥoslovakio li foriris al Aŭstrio, kie li ĝis nun laboras kiel kuracisto.

Liaj historiaj romanoj ĉerpas el la ĉeĥa, sed ankaŭ el la monda historio. Lia modelo estis finna verkisto de historiaj romanoj Mika Waltari.

Verkoj redakti

  • Stín Persepole (Ombro de Persepolo, 1990) - pri la persa reĝo Dario la 1-a (Persio)
  • Bratři ze Soluně (La fratoj el Saloniko, 1995) - pri la slavaj apostoloj Cirilo kaj Metodo
  • Herodes, židovský král (Herodo, juda reĝo, 1998)
  • A stanu se králem (Kaj mi fariĝos reĝo, 2002) - junaĝo de Sigismondo de Luksemburgio
  • Richenza (Riĥenza, 2004) - biografia romano pri la bohemia reĝino Elizabeta Riĥenza (ĉeĥe: Eliška Rejčka)
  • Já, Herodes (Mi, Herodo, 2005) - konflikto inter la bono kaj malbono en la fama juda reĝo
  • Mezi císařem a papežem (Inter la imperiestro kaj la papo, 2006) - pri itala kurtizano de ĉeĥa deveno, kiu partoprenis en la drameca koncilio en Konstanco 1415.
  • Odvrácená tvář moci – Zločiny českých králů (Kaŝita flanko de la potenco - Krimoj de bohemiaj reĝoj, 2008)
  • Cti otce svého, ale miluj ženu svou (Respektu vian patron, sed amu vian edzinon, 2010)
  • Ať zemře král (La reĝo mortu, 2013, romano pri la imperiestro Frederiko la 2a)

Eksteraj ligiloj redakti