Anton JELĈIN (ruse Антон Викторович Ельчин, Anton Viktoroviĉ JelĉinJeljĉin, en usona literumo Anton Yelchin, naskiĝis la 11-an de marto 1989 en Leningrado, Sovetunio kaj mortis la 19-an de junio 2016) estis usona aktoro de rusia deveno.

Anton Jelĉin
Persona informo
Антон Викторович Ельчин
Naskonomo Anton Viktorovich Yelchin
Naskiĝo 11-an de marto 1989 (1989-03-11)
en Sankt-Peterburgo
Morto 19-an de junio 2016 (2016-06-19) (27-jaraĝa)
en Studiurbo
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per traumatic asphyxia vd
Tombo Hollywood Forever Cemetery vd
Lingvoj rusaangla vd
Loĝloko Los-Anĝeleso vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Suda Kalifornio • Sherman Oaks Center for Enriched Studies vd
Familio
Parencoj Eugene Yelchin vd
Profesio
Okupo aktoro • televida aktoro • filmaktoro • voĉaktoro vd
Aktiva dum 2000–2016 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Anton Jelĉin en 2008

Vivo redakti

Anton Jelĉin estas la sola infano de Viktor kaj Irina Jelĉin, kiuj elmigris al Usono, kiam Anton estis ses-monata. Liaj gepatroj tiam estis profesiaj artaj sketistoj.

La junulo unuafoje filme aktoris en la jaro 2000, kiam li estis 11-jara, en la filma dramo A Time for Dancing, kaj en televida serio li debutis en epizodo de la serio Emergency Room. Por sia rolo en la filmo Hearts in Atlantis li en 2002 ricevis la usonan premion Young Artist Award por la tiujare plej sukcesa juna aktoro.

Ekde tiam li rolis en multnombraj kinejaj filmoj kaj televidaj serioj.

Komence de aŭgusto 2007 publikiĝis la novaĵo, ke Anton Jelĉin en la kineja filmo Star Trek de 2009 ludos la rolon de la en la filmo 17-jara rusia stelŝipara kadeto Pavel Ĉekov, kiu dum la eventoj de la filmo montras elstarajn kapablojn kaj sekve de tio iĝas konstanta navigista oficiro de la stelŝipo Enterprise.

Listo de filmoj redakti

Kinejaj filmoj redakti

  • 2000: A Time For Dancing
  • 2000: Gepetto
  • 2001: Milo
  • 2001: 15 Minutes
  • 2001: Along Came a Spider
  • 2001: Hearts en Atlantis
  • 2004: House of D
  • 2005: Fierce People
  • 2006: Alpha Dog
  • 2007: You and I
  • 2008: Charlie Bartlett
  • 2009: Star Trek
  • 2009: Terminator Salvation

Televidaj serioj redakti

  • 2000: Emergency Room (ER)
  • 2002: Judging Amy
  • 2002: Taken
  • 2002: The Practice
  • 2003: Without A Trace
  • 2007: Criminal Minds

Eksteraj ligiloj redakti