Antonino ZICHICHI [zikiki] estas itala fizikisto, diskoniganto pri scienco kaj specialisto en partikla fiziko. Li estas estimata ĉe la granda publiko kaj pro sia aktiveco kiel diskoniganto de sciencoj, pro siaj multnombraj verkoj kaj eseoj kaj pro sia partopreno en televidaj programoj de italaj, kaj ne nur, elsendoj, per kiuj profesoro Zichichi ne rezignas substreki sian certecon pri malĉeesto de kontrastoj inter scienco kaj kredo, kiel povas konfirmi ankaŭ lia katolika kredo.

Antonino Zichichi
Antonino Zichichi en 2006
Antonino Zichichi en 2006
Persona informo
Naskiĝo 15-a de oktobro 1929
en Trapani
Religio katolika eklezio vd
Nacieco  Italio
Lingvoj italaanglafranca vd
Ŝtataneco Italio vd
Alma mater Universitato de Palermo • Liceo classico statale L. Ximenes vd
Partio senpartia vd
Profesio
Okupo fizikisto • universitata instruisto • nuklea fizikisto vd
Aktiva en Bolonjo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Malkovroj kaj ideoj redakti

Zichichi laboris en la kadro de la subnuklea fiziko ĉe laboratorioj Fermilab de Ĉikago kaj CERN de Ĝenevo, kie en 1965 estris la poresploran grupon kiu malkovris la unuan ekzemplon de kontraŭdeŭterio, nome nukleo de kontraŭmaterio (nekonfuzinda kun la malkovro de la unua kontraŭatomo de hidrogeno). Inter aliaj liaj, sole aŭ kune, malkovroj jenas: energio efektiva en la interagoj inter gluonoj, la strukturo tipo-tempo de la [[protono], la unua konstato de la “partiklo bariono” entenanta qvarkon de la tria klaso, “efekto’leading’” en la produktado de barionoj kun kvarkoj de la dua kaj tria klasoj.

Estas liaj la projektoj: tiu de elektrona ĉirkvito por altprecize mezuri (75 milonoj de miliardoj de sekundo) la formiĝtempon de la elementaj partikloj, kaj de Laboratorio de Gran Sasso. Estas lia ankaŭ la propono de Eloisatron, nome cirlkla Partikla akcelilo havanta cirkonferencon de ĉirkaŭ 300 km kapabla atingi, en la masa cenrtro, energion de 500 TeV, pliperfektigante la teknologion de Large Hadron Collider (LHC) de CERN. (La enormaj kostoj pro la dimensioj de akcelilo, la malfacilaĵoj trovi zonon taŭgan, la projekto estis taksata de multaj nerealigebla: fakte, tiu simile realigita ĉe CERN havas dimensiojn ege malpli ampleksajn.

Pluaj iniciatoj de Zichichi redakti

En 1963 Zichichi fondis en Erice (Trapani) centron Ettore Majorana de Scienca Kulturo kun diversaj postuniversitataj kursoj en diversaj kampoj de la scienca moderna esploro. Tiuj lernejoj liveras ankaŭ stipendiojn por meritaj studentoj.

Li estis prezidento de INFN Istituto Nazionale di Fisica Nucleare ekde 1977 ĝis 1982 kaj en 1980 elpensis kaj projektis la Naciajn Laboratoriojn de Gran Sasso. Ekde 1986 estas prezidanto de la World Lab, asocio kiu subtenas sciencajn projektojn por la tria mondo. Nun (2010) Zichichi estas emerita profesoro pri Supera Fiziko ĉe la universitato de Bolonjo.

Zichichi kaj scienca kulturo redakti

La granda publiko konas Zichichi precipe kiel sciencan diskoniganton, kiu sukcesas altiri la atenton de la amaskomunikiloj sur la sciencula mondo. Lia aparteco koncentriĝas en pruvado ke inter scienco kaj kredo ne povas ekzisti kontrasto: tion li elmontras en la verko pri Galileo Galilei, Galilei, Divin Uomo (Galilejo, dia homo), kiu pruvas ke la kredanta Galilejo el sia kredo deduktas, per sia scienca metodo, ke kristanismo kaj scienco marŝas senkontraste, kaj sukcesas rekuperi la antikvan aŭgustenan principon laŭ kiu la Biblio ne instruas “kiel estas aranĝita la ĉielo, sed kiel oni iras al la ĉielo”, tiel ke ankaŭ kristanoj povis sekvi tiun vojon. Tamen, en recenzoj pri tiu verko, kontrastis kiuj preferas vidi en la kondamno kontraŭ Galilejo difinitivan sintenon de la katolika eklezio (aŭ de kristanismo, ĝenerale). Zichichi ne negas la eraron de la eklezia tribunalo, sed evidentigas ke la vera vidpunkto de kristanismo antaŭ la scienco estis tiu de Galilejo.

Zichichi engaĝiĝis ankaŭ en la batalo kontraŭ astrologio kaj pli ĝenerale kontraŭ superstiĉoj, kiel tiuj svarmanta el numerologio, difinita de la scienculo, "Hiroshima kultura".[1]Kritiko kontraŭ horoskopoj kaj superstiĉoj estas precipa temo de iu lia libro plej vendata (2002): Il Vero e il Falso (La vero kaj la malvero).

Zichichi kaj evoluismo redakti

Zichichi estas ankaŭ aŭtoro kaj subtenanto de akra kritiko kontraŭ la biologia teorio darvina de evoluismo, rilate tion kio koncernas la pasaĵon el la vegetala regno al besta regno, kaj el bestoj al homo. Laŭ li, al tiuj partoj de la teorio mankas sufiĉaj sciencaj pruvoj kaj, krome, al tiuj mankus matematika ekvacio.[2]. Se la motivoj de la manko de sciencaj (spertaj kaj paleontologiaj) pruvoj trovis konsenton ĉe diversaj samopiniantoj scienculoj, akrajn kritikon renkontis la tiel dirita matematika ekvacio, eĉ foje mokojn.[3].

Zichichi subtenas ke ĉiuj vivformoj prezentas karakterizojn de nereduktebla komplekseco, nome elementoj de kompleksecoj kiuj devis ekzisti samtempe kaj tuj perfektigitaj por ke la organismo aŭ ĝia parto povu ekzisti. Tio lin kunportas aserti ke ne troviĝas kontraŭdiro inter la realaj sciencaj malkovroj kaj la ekzisto de Kreinto, aŭ de Inteligenta dezajno. Li ne negas la eblon de evoluismo, sed li demonstras ke ankoraŭ oni havas pli da teorioj ol konstatoj.

Tiu koncepto pri inteligenta dezajno, tamen, ne postulas la peran intervenon de Dio, kiel ĉe la iniciatintoj de tiu teorio.

Taskoj kaj honorigoj redakti

Zichichi estis ordenita per granda nombro de honorigoj, kaj estis taskita per diversaj gravaj prisciencaj oficoj. Inter ili memorindas:

Al Zichichi estis dediĉita asteroido, nome 3951 Zichichi.

Verkoj redakti

  • L'infinito, Lausanne, G. Galilei, 1988; Milano, Rizzoli, 1994; Milano, Nuova Pratiche Editrice, 1998.
  • Scienza ed emergenze planetarie. Il paradosso dell'era moderna, Milano, Rizzoli, 1993.
  • Perché io credo in Colui che ha fatto il mondo, Milano, Il Saggiatore, 1999, ISBN 88-428-0714-1
  • L'irresistibile fascino del Tempo. Dalla resurrezine di Cristo all'universo subnucleare, Milano, Il Saggiatore, 2000, ISBN 88-515-2004-6
  • Subnuclear Physics. The first 50 years highlights from Erice to ELN, Singapore, World Scientific, 2000.
  • Galilei divin uomo, Milano, Il Saggiatore, 2001, ISBN 88-428-0943-8
  • Il vero e il falso. Passeggiando tra le stelle e a casa nostra, Milano, Il Saggiatore, 2003, ISBN 88-428-1078-9
  • Galilei. Dall'Ipse Dixit al processo di oggi. 100 risposte, Milano, Il Saggiatore, 2004, ISBN 88-428-1174-2
  • Tra Fede e Scienza. Da Giovanni Paolo II a Benedetto XVI, Milano, Il Saggiatore, 2005, ISBN 88-428-1310-9
  • Creativity in Science, World Scientific, 1996.

Notoj redakti

  1. La frazo estis prenita de citaĵo el Enrico Fermi: “Oni faru ke al la politika Hiroshima ne postvenu Hiroshima kultura”.
  2. A. Zichichi, Perché Io Credo In colui che Ha Fatto Il Mondo, Milano, Il Saggiatore, 1999
  3. Inter ili: Elio Fabri, iama titululo pri fiziko ĉe la universitato de Pisa, Enrico Bellone, docento pri Historio de la Sciencoj ĉe la universitato de Padova kaj Piergiorgio Odifreddi, matematikisto. Tiu lasta distriĝis lin mokante

Bibliografio redakti

  • Piergiorgio Odifreddi (zorge de), Zichicche. Pensieri su uno scienziato a cavallo tra politica e religione, presentazione de Giulio Andreotti, Bari, Dedalo, 2003. ISBN 88-220-6260-4

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Poraj redakti

Malporaj redakti