Antonio Cifra (1584 ĝis 2-a de oktobro 1629) estis itala komponisto de la roma skolo de la renesanca kaj frua baroka eraoj. Li estis unu el la gravaj transiraj personoj inter la renesanca kaj baroka stiloj kaj komponis multan muzikon en ambaŭ stiloj.

Antonio Cifra
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1584 (1584-01-01)
en Provinco Latino
Morto 2-an de oktobro 1629 (1629-10-02) (45-jaraĝa)
en Loreto
Lingvoj itala
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Vivo redakti

Li studis ĉe Giovanni Bernardino Nanino en la 1594-aj jaroj. Ekde 1605 ĝis 1607 li estis muzikdirektoro ĉe la roma seminariejo, kaj ekde 1608 ĝis 1609 li tenis la saman posicion ĉe la Germana Kolegio en Romo. En 1609 li estis dungita kiel maestro di cappella [kapelmajstro] ĉe Santa Casa en Loreto, kaj li tenis tiun postenon ĝis la fino de sia vivo. La kulturaj interligoj inter Loreto kaj Romo estis fortaj (ĉar Loreto estis pilgrima celloko), kaj li tenis kontakton kun la komponistoj en Romo dum tiu ĉi periodo. Je la fino de sia vivo li partoprenis en kelkaj grandaj muzikoj eventoj en Romo inkluzive larĝajn vesprojn ĉe la baziliko de Sankta Petro de Romo, or kiu li direktis unu el la ĥoroj.

Verkoj redakti

Cifra estis produktema komponisto, kun 45 apartaj publikaĵoj propraj: ili inkluzivas psalmojn, motetojn, litaniojn, "Scherzi sacri," mesojn, plurĥorajn motetojn kaj sakralajn kantojn samkiel profanan muzikon inkluzive madrigalojn laŭ renesanca a cappella kaj baroka maniero de la stilo konĉertato.

Stile la muziko deCifra varies inter mesoj en la komponmaniero de Palestrina kun multa uzo de homofonio (kiel dezirata de la kontraŭreformacia koncilio de Trento, kiu postulis, ke polifonia strukturado estu be mini reduktata por ebligi klara esprimo de la teksto) kaj pli progresemaj verkoj en la Venecia stilo. Por kelkaj el siaj solomadrigaloj li ankaŭ aplikis la teknikon de la monodio disvolviĝantanta en norda Italio. Kelkaj el liaj madrigaloj en la stilo konĉertata similas malgrandajn kantatojn kaj montras en tiun direkton de la evoluo, kiu komencis je la tempo de lia morto.

Cifra estis ankaŭ unu el la malmultaj komponistoj influataj de la ekstrema kromatikismo de Carlo Gesualdo. Kvankam Cifra alprenis la teknikon por multaj verkoj, li tamen publikis unu volumo da madrigaloj, kiuj ŝajnas esti intencataj kopioj de la stilo de Gesualdo (la Madrigali concertati libro quinto, Venecio 1621). Por tiuj ĉi madrigaloj li uzis 18 de propraj tekstoj de Gesualdo.

Fontoj redakti

  • Artikoloj "Antonio Cifra", "Carlo Gesualdo" en The New Grove Dictionary of Music and Musicians, ed. Stanley Sadie. 20 vol. London, Macmillan Publishers Ltd., 1980. ISBN 1-56159-174-2
  • Alberto Cametti, La scuola dei «pueri cantus» di S. Luigi dei francesi in Roma e i suoi principali allievi (1591-1623): Gregorio, Domenico e Bartolomeo Allegri, Antonio Cifra, Orazio Benevoli, Torino, Fratelli Bocca, 1915.