Antonio Maria Salvini

Antonio Maria Salvini (ankaŭ Anton Maria SalviniAntonius Maria Salvinius, naskiĝis la 12-an de januaro 1653 en Florenco; mortis la 16-an de majo17-an de majo 1729 samloke) estis itala filologo.

Antonio Maria Salvini
Persona informo
Naskiĝo 12-an de januaro 1653 (1653-01-12)
en Florenco
Morto 17-an de majo 1729 (1729-05-17) (76-jaraĝa)
en Florenco
Lingvoj italalatina vd
Familio
Gefratoj Salvino Salvini vd
Profesio
Alia nomo Aristeo Cratio vd
Okupo tradukisto • klasikisto • verkisto • natursciencisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Salvini estis filo de Andrea Salvini kaj teis edzino Eleonora. Li studis en Pizo (Italio) kaj estis en 1673-1725 profesoro pri malnovgreka lingvo en Florenco. Li parolis minimume ok lingvojn flue, tradukis kaj komentis antikvajn dramojn, operojn kaj komediojn. Krom tio, li verkis vortaron de la toskana dialekto kaj verkis poemojn.

Salvini estis membro de Accademia della Crusca, la Accademia Fiorentina kaj la Accademia degli Apatisti. Li iĝis en 1716 - je propono de Robert Balle - membro de la Royal Society en Londono, kiun tiutempe gvidis Siro Isaac Newton.

La itala botanikisto Pier Antonio Micheli, samtempano kaj same florecano, nomumis je estimo al li (filikan) genron de Salvinia.