Antonio Segni
Antonio SEGNI [antonjo senji] (Sassari, la 2-an de februaro 1891 — Romo, la 1-an de decembro 1972) estis itala politikisto kaj la kvara prezidanto de Italio. Iama ministro pri agrikulturo, publika instruado, defendo, internaj aferoj, eksterlandaj aferoj, li ankaŭ en du okazoj rolis kiel ĉefministro.[1][2]
Antonio Segni | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Antonio Segni | |||||
Naskonomo | Antonio Segni | ||||
Naskiĝo | 2-an de februaro 1891 en Sássari | ||||
Morto | 1-an de decembro 1972 (81-jaraĝa) en Romo | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | itala vd | ||||
Ŝtataneco | Italio • Reĝlando Italio vd | ||||
Alma mater | Università degli Studi di Sassari | ||||
Partio | Itala_kristan-demokrata_partio | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Laura Carta Caprino | ||||
Infanoj | Mario Segni vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | profesoro | ||||
Aktiva en | Romo vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
Prezidanto de Italio | |||||
Dum | 11-a de majo 1962 – 6-a de decembro 1964 | ||||
Antaŭulo | Giovanni Gronchi | ||||
Sekvanto | Giuseppe Saragat | ||||
Ĉefministro de Italio | |||||
Dum | 6-a de julio 1955 – 19-a de majo 1957 | ||||
Prezidento | Giovanni Gronchi | ||||
Antaŭulo | Mario Scelba | ||||
Sekvanto | Adone Zoli | ||||
Ĉefministro de Italio | |||||
Dum | 15-a de februaro 1959 – 23-a de marto 1960 | ||||
Prezidento | Giovanni Gronchi | ||||
Antaŭulo | Amintore Fanfani | ||||
Sekvanto | Fernando Tambroni | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kiel Ministro pri Publika Instruado, li ĉeestis la inaŭguron de la Itala Kongreso de Esperanto en Pisa (1951) kaj eldonis cirkuleron kiu rajtigis la instruadon de Esperanto en la italaj lernejoj; en 1954 li ĉeestis la inaŭguron de la Itala Kongreso de Esperanto en Sassari; kaj en 1959, kiel ĉefministro, li varme aliĝis al la internacia Komitato por la celebrado de la jarcenta datreveno de la naskiĝo de Zamenhof.[3]
Teksto de la Cirkulero Segni pri la Instruado de Esperanto redakti
(Neoficiala traduko)
Prot. N. 12411 – Gab. Romo la 21-an de februaro 1952
TEMO: Kursoj de lingvo Esperanto.
AL LA PROVINCAJ STUDESTROJ
Ĉi tiu Ministerio, konsciante pri la utileco kaj intereso kiuj povas deveni de la kono kaj disvastigo de Esperanto, opinias, ke devas esti favorata ĝia studo en tiuj centroj, minimume, kie jam troviĝas elementoj taŭgaj por doni la diritan instruon.
Kun la celo, do, faciligi la konon de tiu helpa lingvo, ĉi tiu Ministerio neniel kontraŭas, ke estu kuraĝigataj iniciatoj celantaj akceli la studon de Esperanto, per la konsento, ankaŭ, de la utiligo de lernoĉambroj por la starigo de kursoj.
Oni atentigas, ĉi-okaze, ke pri la teknikaj manieroj de la instruado, la lernejaj instancoj povos starigi taŭgajn kontaktojn kun la Itala Instituto de Esperanto – Florenco, Strato de’ Neri 6, aŭ kun la lokaj reprezentantoj de la dirita Studo-Centro.
Oni petas Liajn Moŝtojn konstante informi ĉi tiun Ministerion, siatempe, pri la rezultatoj atingitaj de la diritaj kursoj.
-- Ministro Segni
Referencoj redakti
- ↑ Quirinale: Antonio Segni (en la itala)
- ↑ "New Man on the Job" Arkivigite je 2013-08-27 per la retarkivo Wayback Machine, Time Magazine, 18-a de julio 1955.
- ↑ "Antonio Segni", D-ro Antonio De Salvo ĉe blogo Esperanto-Vivo, pub. la 1-an de decembro 2017.