Antono la 1-a (Portugalio)

(Alidirektita el Antonio la 1-a (Portugalio))

Antono la 1-a de Portugalio (Antono de Krato) (* Lisbono, en la 20-a de marto 1531Parizo, en la 26-a de Aŭgusto 1595)[1], pli konata kiel la Prioro de Krato (kaj pli malofte kiel La Determinita, la Batalanto, aŭ la Sendependulo, pro la emfazo kiun li donis en la retrovo pri la sendependiĝo de Portugalio), estis filo de la Infanto Dom Luís[2] (1506-1555) kaj nepo de la reĝo Dom Emanuelo la 1-a (1469-1521), li estis pretendanto al la portugala regno dum la postvenanta krizo en 1580, kaj, laŭ kelkaj historiistoj, reĝo de Portugalio (en mallonga spaco da tempo en 1580, sur la kontinento, kaj ekde tiam, agnoskita kiel reĝo en la Acoroj).

Antono la 1-a de Portugalio
Prioro de Crato
Prioro de Crato
Persona informo
António
Naskiĝo 20-a de Marto 1531
en Lisbono,  Portugalio
Morto 26-a de Aŭgusto 1595
en Île de France, Parizo,  Francio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio vd
Alma mater Universitato de Koimbro vd
Familio
Dinastio Dinastio Aviso vd
Patro Ludoviko de Portugalio vd
Patrino Yolanda Gomez vd
Infanoj Manuel, Prince Hereditary of Portugal vd
Profesio
Okupo Estis reĝo en Portugalio de 24-a de Julio ĝis la 25-a de Aŭgusto 1580.
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ĝenerale oni ne inkludas lin en la listo de la reĝoj de Portugalio, tamen, estas homoj kiuj konsideras juste inkludi lin, ĉar li ne nur estis aklamita[3] reĝo same kiel li efektive reĝis, kvankvam dum nur 33 tagoj. Tamen la oficiala historiografio, kaj en Portugalio kaj laŭ internacia nivelo, daŭre konsideras lin kiel nuran pretendanton al la portugala trono en 1580, tiamaniere ke en la portugala instruado oni ne atribuas al li la ordon kiel dekoka reĝo de Portugalio.

Li estis disĉiplo de Bartolomeo de la Martiroj[4] (1514-1590), Prioro de Krato de la Ordeno de Sankta Johano de Jerusalemo kaj guberniestro de Tanĝero. Li reĝis en Portugalio de la 24-a de Julio ĝis la 25-a de Aŭgusto 1580, ĉar li estis devigita forcedi la tronon al Filipo la 2-a de Hispanio, kiu estis reĝo de Portugalio sub la titolo kiel Filipo la 1-a.

Antaŭaĵoj redakti

Li studis en la Monaĥejo de Kosta; en Koimbro li studis filozofion, en Évora teologion, kie li fariĝis Prioro de Krato laŭ la Ordeno de Sankta Johano de Jerusalemo. Li rifuzis fariĝi pastro kaj havis diboĉan sendisciplian vivon. Eble tio klarigas kial lia kandidateco al la trono estis preterlasita.

Krono kaj malvenko redakti

En la 24-a de Julio 1580, li estis proklamita reĝo de Portugalio en la Kastelo de Santarém, pere de populara aklamado. Post unu monaton, en la 25-a de Aŭgusto, la kastiliaj trupoj de la granda Duko de Alba lin venkis en la Batalo de Alcântara[5]. Tiam kiam la duko de Alba prenis Lisbonon, Filipo la 2-a estis aklamita kiel la nova reĝo de Portugalio sub la nomo Filipo la 1-a, en la 12-a de Septembro 1580 kaj priĵurita kiel monarko pere de la kuniĝintaj kortegoj en Tomar en la 15-a de Aprilo 1581. Antono fuĝis norden kaj post prenado de Koimbro kaj de la urbo Oporto, li rifuĝis en Francion. Li tenis nur kelkajn apogojn en la Insuloj Acoroj.

Antono fuĝis en Francion portante la juvelojn de la portugala krono, kaj estis bone akceptita de la patrino-reĝino Katerina de' Mediĉo kiu ankaŭ aspiris la portugalan tronon. Interŝanĝe de la fordonado de Brazilo kaj de diversaj multevaloraj juveloj, Antono de Krato akiris floton, kiu estis komandota de la florenca ekzilito Filippo di Piero Strozzi[6]. Tamen, tiuj klopodoj pruvis sin senutilaj, ĉar lia floto estis venkita de Álvaro de Bazan[7] en la Batalo de la Insulo Terceira[8] (1582).

Reirante en la parizan ekzilon kaj timante esti murdita, li fuĝis al Anglio, kie li estis akceptita de Elizabeta la 1-a, kun kiu li provis sensukcesan planon por invadi Portugalion. Post la vendo de la lastaj juveloj kiujn li ankoraŭ konservis, li vivis siajn lastajn tagojn kiel malriĉa nobelulo, subtenita de malgranda pensiono donita de Henriko la 4-a, reĝo de Francio.

Familio redakti

Filo de Ludoviko[2] (1506-1555), infanto de Portugalio kaj 5-a Duko de Beĵa kaj de ties edzino Yolanda aŭ Violante Gomes († en la 16-a de Julio 1568), ĵusbaptita kristanino kaj filino pli juna de la reĝo Emanuelo la 1-a de Portugalio, li havis filon de sia rilato kun Ana Barboza , kies nomo estis Manuelo (1568-1638)[9], unuanupte edziniĝinta kun Emiljo de Oranĝo-Nassau, filino de Vilhelmo, la Malgaja, kiu rezultis en multenombra idaro:

  • Filipa, Infantino de Portugalio (* 1560).
  • Luísa, Infantino de Portugalio (* 1562).
  • Afonso, Infanto de Portugalio (* 1566).
  • D. Manuel de Portugalio[9] (Tanĝero, 1568Bruselo, Belgio, en la 22-a de junio 1638).
  • Cristóvão, Infanto de Portugalio (* 1573-1638).
  • Petro, Infanto de Portugalio (* 1575).
  • Denizo, Infanto de Portugalio (* 1576).
  • Violante, Infantino de Portugalio (1577-1602).
  • Antonia, Infantino de Portugalio (1578-1602).
  • Johano, Infanto de Portugalio (* 1579).

El alia virino, naskiĝis:

  • Maria, Infantino de Portugalio (1558-1599)

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. GeneAll.
  2. 2,0 2,1 Luís, Infanto de Portugalio (1506-1555), (* Santarém, Abrantes, en la 3-a de Marto - Marvila, en la 27-a de Novembro 1555), estis la 5-a Duko de Beĵa.
  3. Li estis aklamita reĝo en la Kastelo de Santarém en la 19-a de Junio 1580, post la morto de sia onklo Henriko la 1-a.
  4. Bartolomeo de la Martiroj, ankaŭ konata kiel Bartolomeus a Martyribus, aŭ Bartolomeo de Braga (1514-1590) (* Verdela, apud Lisbono, en la 2-a de Majo 1514Viana do Castelo, Minho, en la 16-a de Julio 1590), estis dominikana portugala teologo kaj Ĉefepiskopo de Braga.
  5. Batalo de Alcântara, okazis en la 25-a de Aŭgusto 1580, apud la rivereto Alcântara, en la ĉirkaŭaĵoj de Lisbono, kaj la decida venko estis favore al la hispanaj trupoj kiuj sub la komando de Filipo la 2-a aspiris la portugalan tronon.
  6. Filippo di Piero Strozzi (1541-1582) (* Florenco, 1541Acoroj, en la 27-a de Julio 1582), estis itala militisto sub la servo de Francio, kiu heredis de sia patro la titolon de Sinjoro de Épernay.
  7. Álvaro de Bazán y Guzmán (1526-1588) (* Granada, Hispanio, en la 12-a de Decembro 1526Lisbono, en la 9-a de Februaro 1588), unua markizo de Sankta Kruco, estis hispana militisto kaj admiralo kaj kavaliro de la Ordeno de Sankta Jakobo.
  8. Batalo de la Isla Terceira, ankaŭ konata kiel Batalo de la Ponta Delgada, Batalo de Vila Franka kaj Batalo de Sankta Mikaelo, okazis en la 26-a de Julio 1582 en la akvaro de la Insulo Terceira kaj Insulo de Sankta Mikaelo en la Acoroj inter 25-ŝipa hispana floto, sub la komando de Don Álvaro de Bazán, kaj alia 60-ŝipa franca eskadro, sub la komando de la admiralo Filipo Stroci (1541-1582), kiu finiĝis pere de decida venko por la hispanoj.
  9. 9,0 9,1 GeneAll.