Antoon van Dyck

flandra pentristo

Antoon VAN DYCK [anTON fanDEJK] (naskiĝis la 22-an de marto 1599, mortis la 9-an de decembro 1641) fojfoje nomita en Esperanto Antonio Van-Dekjo, estis flandra pentristo, kiu famiĝis en Italio kaj ĉefe Anglio kiel unu el la plej grandaj portretistoj. Li naskiĝis en Antverpeno kaj iĝis en 1615 sendependa pentristo. Dum parto de sia junaĝo li estis la ĉef-asistanto de Petro Paŭlo Rubens. En 1620 li iris unuafoje al Anglio sed ne estis prezentita al la tiama reĝo Jakobo la 1-a de Anglio kaj la 6-a de Skotio (reĝo James I en la angla), kaj revenis al Flandrio post 4 monatoj. Poste li iris al Italio, kie li studis la pentrad-ĉefverkistojn kaj restis dum 6 jaroj. In 1627 li revenis al Flandrio kaj tie pentris multajn ĉefverkojn.

Antoon van Dyck
Anthony van Dyck - Self-portrait with a Sunflower.jpg
Naskiĝo 22-an de marto 1599
en Antverpeno
Morto 9-an de decembro 1641
en Londono
Nacieco flandro
Sukcesis kiel artpentristo
Persona informo
Naskonomo Antoon
Tombo Katedralo de Sankta Paŭlo
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Hispana Nederlando
Subskribo Antoon van Dyck
Familio
Patro Franchois Van Dyck
Patrino Maria Cuypers
Edz(in)o Mary Ruthven
Amkunulo Margaret Lemon
Okupo
Okupo pentristo • gravuristo per akvaforto • dramaturgo • teatra reĝisorotradukistodramaturgo • kortega pentristo • desegnisto • konstrua desegnisto
Verkoj Jupiter and Antiope
Charles I at the Hunt
Charles I in Three Positions
vdr
Memportreto de Antoon van Dyck

Famaj estas van-dejka manteleto, van-dejka barbo (pinta), van-dejka kolumo (punta).

Vidu ankaŭ redakti