Antrakinono
kemia kombinaĵo
En kemio, antrakinono[1] estas aromata organika kombinaĵo, unu el la familio de kinonoj.[2]
Antrakinono | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
speco de kemiaĵo | ||||||
antrakinonoj | ||||||
Ĝeneralaĵoj | ||||||
Nomo | Antrakinono | |||||
Kemia formulo | C14H8O2 | |||||
CAS-numero-kodo | 84-65-1 | |||||
PubChem-kodo | 6780 | |||||
ChemSpider-kodo | ||||||
SMILES |
O=C1c2ccccc2C(=O)c3ccccc13
| |||||
Karakterizaĵoj | ||||||
Molmaso |
208,216 g mol−1 | |||||
Denseco |
1,308 g cm−3 | |||||
Frostopunkto |
286 °C | |||||
Sekurecaj indikoj | ||||||
| ||||||
Se eble, uziĝu unuoj de la Sistemo Internacia de Unuoj. Escepte de la notoj alie indikitaj, la datumoj rilatas al materialoj laŭ la ordinaraj normoj pri temperaturo kaj premo (25o kaj premo je 1 atmosfero aŭ 760 mm de Hg). | ||||||
Priskribo redakti
Antrakinono estas flava kristala solido, ne solviĝema en akvo. Ĝi ne solviĝas en normatemperatura etanolo, sed pli solviĝas en varma etanolo.
Kemia strukturo redakti
Antrakinono estas kinono bazita sur antraceno, en kiu la naŭa kaj la deka grupoj CH (en la centra ringo) estas anstataŭigitaj per CO — tial la IUTAK-a nomo antracen-9,10-diono.
Uzoj redakti
Antrakinono estas uzata en la produktado de papero. Ĝi estas ankaŭ uzata en flubaterioj.
Referencoj redakti
- ↑ antrakinon/o (esperante). Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020.
- ↑ Vogel, A.. (2000) “Anthraquinone”, Ullmann’s Encyclopedia of Industrial Chemistry (angle). Wiley-VCH. doi:10.1002/14356007.a02_347.