En geografio kaj ekologio, la antropizado estas la aliformigo de pejzaĝoj kaj de natura medio sub la agado de homo.

Pejzaĝo aliformita pro homa agado : terasa rizejo en Sa Pa, Vietnamio

La "antropa erozio" estas la tutaĵo de la ŝanĝadoj kiuj trafas la reliefojn kaj grundojn pro la homa agado: kultivado, urbanizado, irigacio, minado...

Iuj terpecoj povas esti antropizitaj kvankam ili aspektas naturaj, kiel la herbejoj kiuj anstataŭigis arbarojn, post senarbarigo. Povas esti malfacile taksi la antropizadon, ĉar tio neprigas la konon de la medio antaŭ ajna homa agado.

La bredado kaj la fajra senveprigo estis du el la unuaj rimedoj per kiu la homo aliformigis sian medion.

Eksteraj ligiloj redakti