Antropozofia medicino

La antropozofia medicino estas komplementa medicina metodaro ekestinta el la antropozofio de Rudolf Steiner (1861−1925). Ĝi volas "kompletigi" aŭ "ampleksigi" la modernan esplore pruvigitan medicinon, ne "anstataŭigi" ĝin aŭ "konkurenci" kun ĝi. Tiusence ne plene temas pri metodaro klasifikebla kiel alternativa medicino, ĉar aliaj nekonvenciaj medicinaj metodaroj jes ja konkurencas al la moderna esplore pruvigita medicino.

La teoriajn bazojn de la metodaro Rudolf Steiner evoluigis inter la jaroj 1920 kaj 1924 en multnombraj prelegoj por kuracistoj kaj medicinaj studentoj (volumoj 312–319 de la kompleta verkaro) kaj en la dum 1925 kun la kuracistino Ita Wegman (1876–1943) eldonita germanlingva libro Grundlegendes zu einer Erweiterung der Heilkunst nach geisteswissenschaftlichen Erkenntnissen ("fundamentaĵoj por ampleksigo de la kuracado laŭ [antropozofie] filozofi-sciencaj malkovroj"). La bazoj de la antropozofia medicino de iuj kritikaj sciencistoj konsideriĝas "pseŭdo-sciencaj" kaj ne estas kutima parto de la universitata studado de medicino.

kunfondantino de la antropozofia medicino: Ita Wegman fine de la 19-a jarcento

Antropozofia-medicina teorio redakti

La antropozofia konceptaro diferencigas kvar nivelojn aŭ tavolojn de "realeco". Tri el tiuj kvar niveloj nur estu percepteblaj per aparta eduko aŭ esceptokaze per eksterordinara talento. Tamen la homo almenaŭ nekonscie estas ligita al ĉiuj kvar niveloj de la realeco per siaj kvar "ekzisteroj" (germane "Wesensglieder"), kiuj poe apartenas al unu el tiuj niveloj. Unuope temas pri:

  • la "fizika korpo" (germane physischer Leib), kiu obeas al la leĝoj de fiziko kaj esploreblas per la konvencia scienco. Fizikan korpon havas ĉiu materia aĵo – mineralo, planto, besto kaj homo.
  • la "etera korpo" (germane ätherischer Leib), kiu – en ĉiuj vivaĵoj – estas organiza principo ne pure klarigebla per fiziko kaj kiu kreas tion, kion priskribas la vorto "vivo". Eteran korpon havas plantoj, bestoj kaj homoj. La korespondan ŝtupon de realeco Rudolf Steiner nomas "imagivo".
  • la "astrala korpo" (germane astralischer Leib), kiu nur ekzistas en animaj kaj sentantaj organismoj, do en bestoj kaj homoj, sed ne en plantoj. La korespondan ŝtupon de realeco Rudolf Steiner nomas "inspiro".
  • la "mio" (germane Ich), la spirita individueco, kiu diferencigas la homon de bestoj. Mion havas ĉiu homo, sed ĝi percepteblas nur kiel plej alta ŝtupo de la pli-ol-percepta scio. La korespondan ŝtupon de realeco Rudolf Steiner nomas "intuicio", sed tiu nomigo ne miksendas kun la kutima uzo de la vorto.

Malsano laŭ la senco de tiu instruo ekestas tiam, kiam la sana interrilato inter tiuj "ekzisteroj" estas en iu ajn maniero perturbita. Pli konkrete difini la specon de la perturbo, estas la esenco de la antropozofie medicina "diagnozo", kiu konsideratas ampleksigo aŭ aldono al la konvencia medicina diagnozo.

Specife antropozofiaj kuraciloj fontas je la postulo, ke mineralaj, plantaj kaj bestaj substancoj en poe specifa maniero povu influi la interrilaton de la homaj "ekzisteroj". Ofte la kuraciloj aplikiĝas en homeopatiaj dozoj. Apartan signifon atingis la terapio per visko ĉe patiencoj kun kanceraj malsanoj – aldone al la modernaj mecidinaj terapioj per nukleaj radioj, medikamentoj aŭ operacioj la dono de viskopreparaĵoj signife plialtigas la vivodaŭron kaj -kvaliton de pacientoj kun multaj tipoj de kanceroj.

Krome ankaŭ ekzistas ne-medikamentaj terapiaj formoj kiel kuraca eŭritmio, ritmaj masaĝoj kaj antropozofia arta terapio.

Kritiko redakti

Samkiel la baza filozofio de antropozofio, ankaŭ la antropozofia medicino ne estas universale science akceptita, sed mem havas la memkomprenon esti scienca. La kritiko pri la filozofio de antropozofio do trafas ankaŭ la antropozofian medicinon. Aparte problemiga estas la demando, ĉu antropozofiaj kuracistoj mem devas havi la pli-ol-perceptan kapablon kaj "lumigon" postulatan de Rudolf Steiner (kaj kiel mezuri tion), aŭ ĉu ili nur aplikas praktike la teoriajn pli-ol-perceptajn sciojn de Rudolf Steiner. La lasta ebleco necesigus unuecan instruon kun konkretaj reguloj por praktika apliko de la diagnozado kaj terapiado laŭ la antropozofia medicino. Sed tia unueca instruo ne ekzistas. Sed se ĉiu antropozofia kuracisto devas mem proprigi al si la kapablojn de Rudolf Steiner pri "imagivo", "inspiro" kaj "intuicio", la demando estas, kiel tiu formo de medicino restas tiom limigite populara kaj ne pli ampleksiĝas.

Ĉar medikamentoj de la antropozofia mecidino ofte aplikiĝas en homeopatiaj dozoj, ilin trafas ankaŭ parto de la kritiko, kiun dubemaj sciencistoj vortumas kontraŭ al homeopatio.

Tamen la antropozofia medicino ne estas tiom forte kontraŭbatalata kiom la baza filozofio de antropozofio aŭ la persono de Rudolf Steiner mem. La konceptaroj de Steiner kaj lia lingvaĵo por multaj kritikuloj ŝajnas preskaŭ "religiaj", kaj per koresponda religia vervo li estas misiisme atakata de iuj kritikuloj. La antropozofia medicino, kiu agas kompare sobre kaj simple ofertas siajn servojn al pacientoj, sen misieme varbi pri ili, malpli vekas la impulson je misieca kontraŭbatalo fare de nekredemuloj.

Ekzemplaj antropozofiaj klinikoj redakti

 
la "komunuma kliniko" Herdecke (Germanio)

En Germanio ekzistas kvin antropozofie orientitaj klinikoj kaj krome diversaj antropozofie orientitaj klinikaj departementoj, fakaj klinikoj kaj sanatorioj.

  • la Gemeinschaftskrankenhaus ("komunuma kliniko") en Herdecke, ekde 1969
  • la Filderklinik en Filderstadt, ekde 1975
  • la Gemeinschaftskrankenhaus ("komunuma kliniko") Havelhöhe en Berlino, ekde 1995
  • la Paracelsus-kliniko en Bad Liebenzell-Unterlengenhardt, ekde 1970
  • la kliniko Öschelbronn en Niefern-Öschelbronn, ekde 1970

En Svislando ekzistas tri antropozofiaj klinikoj:

  • la Ita Wegman-kliniko en Arlesheim, ekde 1921
  • la Lukas-kliniko por kanceraj malsanoj en Arlesheim, ekde 1963
  • la Paracelsus-hospitalo en Richterswil, ekde 1994

Aldone ekzistas antropozofiaj klinikoj iom malpligrandaj en Britio kaj Svedio, kaj antropozofiaj sanatorioj ankaŭ en Britio, Italio kaj Svislando. En aliaj landoj, antropozofia medicino praktikiĝas en certaj departementoj de medicinaj klinikoj, aŭ laŭ persona eduko aplikiĝas fare de unuopaj kuracistoj, sed kompletaj antropozofiaj klinikoj kovrantaj ĉiujn branĉojn de moderna medicino estas nur la supre menciataj.

Literaturo redakti

Aparte ampleksa literaturo pri antropozofia medicino aperis en la germana lingvo, preskaŭ same amplekse en la angla kaj franca lingvoj kaj iom malpli abunde en pliaj lingvoj. Tial jen ne listiĝu kopiitaj listoj de literaturaj verkoj en naciaj lingvoj, sed interesuloj unuavice konsultu la literaturajn listojn en la koncernaj german-, franc- kaj anglalingva vikipediaj artikoloj pri la temo.

Eksteraj ligiloj redakti

Esploro