Ao (planlingvo)

planlingvo

AoAO estas internacia planlingvo kreita de rusa "pan-anarkiisto" Volf L'voviĉ Gordin aŭ "Beobi" (beo- `socio, homaro' kaj -bi; la pronomo "mi", uzata kiel finaĵo de homaj propraj nomoj, t.e. "homaro-mi", homo de la homaro, homarano) (eble plumnomo de Konstantin Ciolkovskij (1857-1935)) en 19191920 en Moskvo, la fina versio nomiĝis Ao Reformita, prezentita dum "Ekspozicio de interplaneda komunikado" en 1927. La lingvo estas bazita sur nombra sistemo, apriora lingvo kaj unu el kosmaj planligvoj. AO signifas nenion alian ol "invento" (a - "inventi", o - substantiva finaĵo).

Je "la 2-a jaro post la invento de Homaro" (= 1921) la aŭtoro surprenis la taskon publikigi "Planon de Homaro", kaj ĉeokaze eĉ inventis por la homaro ankaŭ novan sistemon de nutrado - tiel nomatan "invent-nutradon", kiu devis helpi al signifa plilongigo de la vivo, perspektive ĝis senfineco (kiel ni memoras, en la sama tempo la biokosmistoj intencis meti en la tagordon "realigon de persona senmorteco").

La varianto kreita en 1919, sufiĉe grave diferencas de tiu aperinta en 1924. Havante la samajn bazajn strukturajn principojn, tiuj variantoj havas diversajn specifecojn de grafismo kaj gramatiko. La grafismaj diferencoj okulfrapas senpere. En ambaŭ siaj variantoj AO estas ne litera, sed cifera lingvo, uzanta ankaŭ aliajn simbolojn: la varianto de 1919 signas vokalojn helpe de apostrofo, kaj la varianto de 1924 - helpe de matematikaj signoj de multipliko, adicio, subtraho, radikalo kaj nulo. Ekzemple, la nomo de la lingvo en la grafismo de 1919 aspektas `1`3, kaj en tiu de 1924 - ×0.

Anoj de la "interplaneda taĉmento de Asocio de eltrovantoj-inventistoj" estis la unuaj portantoj de "kosma lingvo", kaj, anticipante baldaŭan eksterteran vojaĝon, kelkaj el ili eĉ prenis por si "kosmajn nomojn" en AO. La aparteno al "interplaneda taĉmento", baldaŭ portonta la kosman lingvon al foraj anguletoj de la kosmo, kaŭzis ĉe ĝiaj anoj la fieran memsenton de "kosmopolitoj" - ne en la malnova kompreno de tiu vorto ("civitano de la mondo", t.e. de la planedo), sed en la nova, kosma ("civitano de Universo").

En la fotoalbumoj de la ekspozicio estas foto de la stando, dediĉita al la lingvo AO. Inter aliaj materialoj estas afiŝo: "Studantoj kaj parolantoj de la lingvo `AO' estas kosmopolitoj (civitanoj de Universo), esprimintaj la deziron efektivigi interplanedan navigon, simile al tio, kiel civitanoj de ŝtato `riskis' unuafoje veturi per vaporŝipo, trajno, aerbalono kaj aeroplano."

Post kelkaj jaroj, Ciolkovskij esprimis sin akre en la surskribo sur unu el siaj broŝuroj, senditaj al esperantisto Miĥail Ignat'eviĉ Popov: "Esperanto estas pli bona, AO - sensencaĵo". En responda letero en la 4-a de novembro 1934 al Popov, Ciolkovskij tiel reeĥis pri Esperanto: "Kompreneble, Esperanto estas la plej bona el ĉiuj artefaritaj lingvoj. La senduba simpleco de la alfabeto, la admirinda facileco de la gramatiko kaj la vasta konateco de la leksiko faras ĝian inventinton senmorta." Ciolkovskij eĉ faris plian paŝon kaj plenigis la senditan al li aliĝilon por membreco en "Sovetrespublikara Esperantista Unio" (SEU)", per tio ankaŭ formale aliĝante al la esperantista movado.

En tiu esperantiĝo de Ciolkovskij, estas, bedaŭrinde, ebla politika premo: AO devenas el la anarkiisma medio, fremda al la reĝimo establiĝinta en 1917, kaj laŭgrade de eliminado de la anarkiismo el la politika sfero la anarkiismaj eldonaĵoj malaperadis ankaŭ el la bibliotekaj fondusoj. La lingvo AO estas frukto de tia "tutanarkio", transportita el la politiko en la lingvistikon. Jen kion skribas pri tio la aŭtoro mem, alparolante la legantojn: "Kreu ĉiuj anarkion, parolu homlingve, en AO. Bojkotu la naturajn lingvojn, naciajn, ŝtatajn kaj internaciajn. Esperanto estas la lingvo de "internacia" eŭropa imperiismo. Inventu Tutanarkion!"