AOJAMA Gōshō (japane: 青山剛昌 [Aojama Goŝo]) estas manga-verkisto. Li naskiĝis en la urbeto Dajej en la distrikto Tohaku (nun la urbeto Hokuej) en Gubernio Tottori en Japanio.

Aojama Goŝo
青山剛昌 [Aojama Gōŝō]
Persona informo
青山剛昌
Naskiĝo la  21-an de junio 1963(nun 1963-06-21) (60‑jara)
en Hokuej, Gubernio Tottori, Japanio
Lingvoj japana vd
Ŝtataneco Japanio vd
Alma mater Universitato Nihon vd
Familio
Edz(in)o Minami Takayama vd
Profesio
Okupo animaciistobildliteraturisto • japana bildliteraturisto vd
Laborkampo kartunisto vd
Verkado
Verkoj Meitantei Konan vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La 5-an de majo 2005 Aojama Goŝo edziĝis kun Takajama Minami, kiu estas kantisto (en Two-Mix) kaj voĉaktoro de Konan en la animeo "Detektivo Konan".

Verkoj redakti

Magikku Kajto redakti

Ekde 1988 la mangaoj desegnitaj de Aojama Gōshō aperas en la bone konata japana mangaa magazino Shōnen Sunday [ŝōnen sandei]. Aojama desegnis unue la mangaan serion Magikku Kajto (japane: まじっく快斗 [Maĝikku Kaito], laŭvorte: magia Kajto), kiu rakontas pri la lernanto Kuroba Kajto kaj ŝia amikino Nakamori Aoko. Kuroba havas sekretan vivon kiel majstroŝtelisto "Kajto Kiddo" dum esti persekutita per inspektoro Nakamori, la patro de Aoko. Unu "dosiero" de Magia Kaito kontenas proksimume 30 paĝoj kaj ekde majo 1988 estis eldonata kiel poŝlibro. Post tri poŝlibraj volumoj Aojama ĉesis tiun projekton, sed "Kajto Kiddo" kaj inspektoro Nakamori aperas kelkfoje en la serio "Detektivo Konan" kiel gastoj. Krome la roluloj Kajto kaj Aoko similas multe al Ŝiniĉi kaj Ran. Nun post multaj jaroj de interrompo, Aojama publikigis en februaro 2007 4-an volumon de Magia Kaito en Japanio.

Jajba redakti

Unue Aojama konatiĝis pro la rakonto pri la aventuroj de malgranda samurajo, tiu mangaa serio nomiĝas YAIBA (japane: やいば aŭ 刃 [jaiba], laŭvorte: glavo). Unu "dosiero" de Jajba en la magazeno enhavis proksimume 20 paĝojn kaj ekde majo 1989 Jajba estis eldonata kiel poŝlibro.

Detektivo Konan redakti

Poste Aojama komencis desegni la mangaan serion Detektivo Konan (japane: 名探偵コナン [Meitantei Konan]). Tiu serio aperas ĝis nun regule, ĉiu semajno proksimume 16 paĝojn (= unu "dosiero"), kaj ekde julio 1994 proksimume ĉiun 11-an semajnon tiuj dosieroj aperas kune kiel poŝlibro. En Japanio ĝis nun (somero de 2012) aperis 76 volumoj.

El la granda sukceso de tiu mangaa serio en Japanio sekvis, ke Detektivo Konan estas tradukita en multajn lingvojn: mandarina/Tajvano (1995), kantona (1995), korea (1996), franca (1997), germana (2001), mandarina/Ĉinio (2002), itala (2002), angla (2004), taja (2004), hispana (2004), sveda (2004), finna (2004) ktp. Ĝis marto 2005 nur en Japanio jam pli ol 110 milionoj volumoj vendiĝis.

Krome la mangaa serio pri Detektivo Konan ankaŭ animacia televida serio, kaj nun ankaŭ doramao estas produktita.

Suplemente ankaŭ animaciaj filmoj por la kino estas produktitaj, ekde 1997 en aprilo de ĉiu jaro aperas nova filmo.