Aparhant
Aparhant estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en Distrikto Bonyhád.
Aparhant | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 7186 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 931 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 52 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 20′ N, 18° 27′ O (mapo)46.33213055555618.452538888889Koordinatoj: 46° 20′ N, 18° 27′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 17,96 km² (1 796 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Aparhant [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- Areo: 18 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 46.3304/18.4517
- Loĝantaro: 1150
- Poŝtkodo: 7186
- Telefonprefikso: 74
Situo redakti
Aparhant situas en valo, laŭ traira flankovojo. Szekszárd troviĝas 24 km-ojn for.
Historio redakti
Aparhant naskiĝis en 1940 pro kuniĝo de vilaĝoj Apar kaj Hant. En 1945 hungaraj rifuĝintoj alvenis.
Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko.
Apar redakti
La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko, poste romianoj alvenis. La unua mencio devenis el 1314 en formo Apor. En la 18-a jarcento germanoj alvenis.
Hant redakti
La unua mencio devenis el 1276 en formo Hunta. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. En 1726 germanoj refondis la vilaĝon.
Vidindaĵoj redakti
- gotika romkatolika Preĝejo apostolo Bartolomeo (Aparhant) (Apar) el la 15-a jarcento
- baroka katolika preĝejo omaĝe al Sankta Mikaelo (Hant) el la 18-a jarcento
- kapelo omaĝe al Sankta Vendelo
- privata muzeo
Famuloj redakti
- En la iama Hant naskiĝis operkantisto Ferenc Szende.
- En la iama Apar naskiĝis monaĥo Illés Béla Bitter.