Aphelodoris brunnea

Aphelodoris brunnea estas specio de nudbrankulo, mara gastropoda molusko en la familio Dorididae. Ĝi loĝas en la sala akvo de Sud-Afriko, inter Orient-Londono kaj Buffelsbaai. La nudbrankulo estas tre malrara en Port Elizabeth.

Aphelodoris brunnea
Aphelodoris brunnea may09 pyramid

La limako estas malhela, parte pala kaj parte bruna. Ĝi havas ok brankojn ĉirkaŭ la anuso. Ĝia maksimuma longeco estas 45 mm.

La ĉefa manĝo de la Aphelodoris brunnea verŝajne estas spongoj. Ĝi eskapas per ondolinia transfleksiĝado de sia korpo, fornaĝante.