Apneo

manko de spirado

Apneo (greke απνοια, ne spiri) estas medicina termino por la interrompo de la spirado pli longa ol 10 sekundoj. Dum apneo ne estas movado de la muskoloj kiuj rilatas la spiradon kaj la pulmenhavo unuinstance restas senŝanĝa. Apneo povas libervole ekesti (reteni la spiradon), esti stimulata de alkohol- aŭ droguzado, aŭ per fizikaj eksteraj faktoroj (ekzemple strangolado) aŭ korpa vundiĝo, aŭ esti la sekvo de neŭrologia afekcio. La plej konata formo de apneo estas dormapneo.