Apokalipsa horloĝo

simbolo en la formo de horloĝo pri la risko de artefarita tutmonda katastrofo

La Apokalipsa horloĝo (angle Doomsday Clock) estas simbola horloĝ-sfero kreita en la jaro 1947 (kiam ekis la malvarma milito) kaj ĝi estas prizorgita de la estraro de la Bulteno de Atomaj Sciencistoj (angle Bulletin of the Atomic Scientists) de la Universitato de Ĉikago. Ĝi montras, per analogio, kiom da minutoj restas al la homaro ĝis la meznokto, horo kiu reprezentas la totalan detruon pro militonuklea katastrofo.

La Apokalipsa horloĝo je 100 sekundoj antaŭ noktomezo (ĝisdatigita je la 23-a de januaro 2020)[1][2]

Tiu ĉi horloĝo aperas en la kovrilo de ĉiuj Bultenaj specimenoj ekde ĝia apero.

La kvanto da minutoj antaŭ noktomezo, estas arbitra mezuro de la grado de nuklea minaco, kiun la Tero suferas. Ĉi horloĝo ĝisdatiĝas de tempo al tempo laŭ la internaciaj streĉitecoj kaj minacoj. La plej streĉa punkto okazis dum 1953, kiam Usono kaj Sovetunio rivalis per ambaŭflankaj nukleaj testoj.

Unuopaj ŝanĝoj redakti

La 17-an de januaro 2007 oni decidis antaŭenirigi ĝin je 5 minutoj pro la nukleaj ambicioj de Norda Koreio kaj Irano, la multobliĝo de nekontrolita radioaktiva materialo en Rusio, la minacoj far al-Kaida, kaj la grandega nuklea kapablo de Usono.[3] Ankaŭ kontribuis la kreska premado favore al nuklea energio kiel alternativo al petrolo, kiam jam pruvitas, ke nia planedo eksperimentas klimatan ŝanĝon, kiu povas havi (kaj jam havis) katastrofajn konsekvencojn. La horan ŝanĝon oficialigis du samtempaj okazaĵoj en Londono kaj Vaŝingtono, kun la ĉeesto de elstaraj scienculoj kiel Stephen Hawking kaj Martin Rees.

Je la 23-a de januaro 2015 estis la horloĝo ĝistatigita al 23:57, la plej alta tempo ekde la jaro 1984.[4] La plialtigo estis farita pro daŭra ekzisto kaj modernigo de nuklea armilaro en Usono kaj Rusio.[5]

Tempolinio de Apokalipsa horloĝo[6]
Jaro Tempo Ŝanĝo Kialo
1947   23:53  — La origina stato de la Apokalipsa horloĝo.
1949   23:57 -4 Sovetunio testis sian unuan atombombon (RDS-1), oficiale komenciĝis konkuro pri kreado de atombomboj.
1953   23:58 -1 Usono kaj Sovetunio testis hidrogenajn bombojn dum 9 monatoj. (Estas la plej proksima tempo al noktomezo dum la tuta historio de la horloĝo.)
1960   23:53 +5 En reago al plialtigita scienca kunlaborado kaj publika kompreno de la danĝeroj de nukleaj armiloj, Usono kaj Sovetunio kunlaboris kaj evitis rektan konfrontacion en regionaj konfliktoj kiel la Sueza krizo en 1956. Sciencistoj el diversaj landoj helpis organizi serion de tutmondaj sciencaj observoj enkadre de Internacia Geofizika Jaro, kio ebligis al sciencistoj el Sovetunio kaj Usono kunlabori.
1963   23:48 +5 Usono kaj Sovetunio subskribis la kontrakton pri malpermeso de atmosferaj testoj de nukleaj armiloj el 1963.
1968   23:53 -5 Usono intenzive partoprenis la Vjetnaman militon, okazis Barat-pakistana milito en 1965 kaj en 1967 okazis la Sestaga milito inter Israelo kaj ĝiaj najbaraj landoj. Francio kaj Ĉina Popola Respubliko evoluigis proprajn nukleajn armilojn.
1969   23:50 +3 Preskaŭ ĉiuj landoj en la mondo (krom Barato, Israelo kaj Pakistano) subskribas kontrakton pri limigo de nukleaj armiloj el 1968.
1972   23:48 +2 Usono kaj Sovetunii subskribis kontraktojn SALT 1 kaj ABM. La unua limigis nombron de strategiaj raked-lanĉiloj, la dua limigis evoluon de protektarmiloj.
1974   23:51 -3 Barato testis nuklean bombon (Smiling Buddha). Usono kaj Sovetunio modernigis siajn nukleajn armilarojn anstataŭ maplimultigi ilin.
1980   23:53 -2 35 jaroj ekde komenco de la atomaĝo Usono kaj Sovetunio daŭre konsideras nuklean armilaron esti intergra kaj necesa parto de ilia sekureco.
1981   23:56 -3 Usono reagis al Soveta-afgana milito. Prezidento de Usono Jimmy Carter decidis pri nepartopreno de sia lando en Somera Olimpiko 1980 en Moskvo kaj konsideris manierojn per kiuj Usono povus venki en nuklea milito. Tiun ĉi vojon daŭris nova usona prezidento Ronald Reagan.
1984   23:57 -1 Dialogo inter Usono kaj Sovetunio preskaŭ ĉesis. Sovetunio kaj ĝiaj aliancanoj bojkotis Someran Olimpikon en 1984 en Los-Anĝeleso.
1988   23:54 +3 Usono kaj Sovetunio subskribas kontrakton por malpermesi tutan kategorion de nuklea armilaro. La registaroj de Ronald Reagan kaj Miĥail Gorbaĉov efektive realigis la kontrakton.
1990   23:50 +4 Falis Berlina muro kaj Fera Kurteno dum la revolucioj en Pollando, GDR, Ĉeĥoslovakio, Hungario kaj Rumanio. Sovetunia prezidento Miĥail Gorbaĉov rifuzis interveni la situacion, kio evitis eblecon de milito.
1991   23:43 +7 Usono kaj Sovetunio subskribis kontrakton START 1 kaj la Sovetunio mem disfaliĝis je la 26-a de decembro. (Estas la plej malproksima tempo de noktomezo dum la tuta historio de la horloĝo.)
1995   23:46 −3 Tutmonde restis pli ol 40 000 nukleaj armiloj. Ekzistis timo, ke teroristoj povus misuzi nukleaĵojn en eksa Sovetunio.
1998   23:51 −5 Barato kaj Pakistano testis nukleajn armilojn nur tri semajnoj unu ekde la alia. Ruslando kaj Usono daŭre posedis 7 000 nukleajn armilojn kapablajn lanĉiĝi dum 15 minutoj.
2002   23:53 −2 Ekzistis ebleco de nuklea teroratako pro la vasta nombro de nuklea materialo, kiu estas nesekurigita kaj nekalkulita tutmonde. Usono esprimis deziron evoluigi novajn tipojn de nukleaj armiloj.
2007   23:55 −2 Usono kaj Ruslando daŭre kapablas lanĉi siajn armilarojn dum minutoj, Nord-Koreio faris nuklean teston kaj ekzistis timo ke Irano volis ekhavi nuklean armilon. Naturkatastrofoj kaj fandado de polara glacio kaŭzis damaĝojn por havaĵo kaj vivo.
2010   23:54 +1 Nova START-kontrakto estis subskribita de Usono kaj Ruslando en Prago kaj estis planitaj pliaj negocoj de plia malplimultigo de Usona kaj Ruslanda armilaro. Dum la Kopenhaga Klimata Konferenco en 2009 la evoluiĝantaj kaj industriigitaj landoj konsentis limigi kreskon de tutmonda temperaturo al 2 gradoj celsiaj.
2012   23:55 −1 Nesufiĉo da agado kontraŭ la klimata ŝanĝo. Ekzistis ebleco de nuklea konflikto en kelkaj aziaj regionoj.
2015   23:57 −2 Mankis tutmonda politika agado por trakti la tutmondan klimatan ŝanĝon. Usono kaj Ruslando modernigis siajn nukleajn armilojn.
2017   23:57:30 −0,5 Ekrego de Donald Trump, plivastiĝantaj kiberatakoj kaj plimultigado de falsaj novaĵoj kaj informoj en la Interreto.[7]
2018   23:58:00 −0,5 Progreso en evoluo de nukleaj armiloj en Nord-Koreio kaj provokaj movoj ĉe ambaŭ flankoj, kiuj povas kaŭzi nuklean militon akcidente.[8][9]
2020   23:58:20 −0,33 Malsukceso de la mondaj estroj agi kontraŭ pligrandiĝanta minaco de nuklea milito, reprezentata per malvalidigo de Kontrakto pri detruo de mez- kaj proksimdistancaj rakedoj inter Ruslando kaj Usono samkiel plialtigita streĉo inter Usono kaj Irano, kaj daŭra nekapableco malpliigi klimatan ŝanĝon. Temas pri la plej proksima pozicio al noktomezo, inkluzive tiujn el la jaroj 1953 kaj 2018.[1][2]
2023 23:58:30 −0,10 Rus-ukraina milito [10][11]
 
Evoluo de la tempo de la Apokalipsa horloĝo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hodiny Posledního soudu en la ĉeĥa Vikipedio.

  1. 1,0 1,1 Griffin, Andrew. Doomsday clock: Humanity closer to annihilation than ever before, scientists say (angle). The Independent (2020-01-23). Alirita 2020-01-24. “The time has moved to 100 seconds to midnight – much nearer to catastrophe than the scientists have set the clock in the more than 70 years it has been around.”.
  2. 2,0 2,1 Jsme nejblíže ke katastrofě v historii. Dělí nás od ní jen 100 sekund (ĉeĥe). Echo24. Echo Media (2020-01-24). Alirita 2020-01-24. “Vědci zveřejnili každoroční hodiny Posledního soudu, které symbolicky reprezentují odpočet k možné globální katastrofě. Letos jsou na historickém minimu – 100 sekundách.”.
  3. Apokalyptické hodiny lidstva se přiblížily k půlnoci (ĉeĥe). Novinky.cz. Borgis, Seznam.cz (2007-01-18). Alirita 2015-08-10.[rompita ligilo]
  4. Apokalyptické hodiny sa pohli, rok 2015 sa zapíše do histórie: 3 minúty do konca sveta! (slovake). čas.sk. Azet.sk (2015-01-23). Alirita 2015-08-10.
  5. Veselý, Daniel. Daniel Veselý: Varující memento Hirošimy a Nagasaki je stále aktuální i 70 let poté (ĉeĥe). ČRo Plus. Ĉeĥa radio (2015-08-10). Arkivita el la originalo je 2015-09-24. Alirita 2015-08-10. “Memento Hirošimy a Nagasaki je aktuální i po 70 letech, jak dokazují například již zmínění vědci z časopisu Bulletin of the Atomic Scientists, kteří v lednu tohoto roku posunuli ručičky takzvaných apokalyptických hodin lidstva z 11:55 na 11:57, mimo jiné i kvůli existenci a modernizaci nukleárního arzenálu Spojených států a Ruska.”.
  6. Timeline (angle). Bulletin of the Atomic Scientists (c2017). Alirita 2017-01-27.
  7. Čas zániku lidstva se podle atomových vědců přiblížil dvanáctce (ĉeĥe). iDnes.cz. MAFRA (2017-01-27). Alirita 2017-01-27.
  8. Koran, Laura. 'Doomsday clock' ticks closer to apocalyptic midnight (angle). CNN politics. Cable News Network (2018-01-25). Alirita 2018-01-28.
  9. It is now two minutes to midnight 2018 Doomsday Clock Statement (angle). Bulletin of the Atomic Scientists (2018-01-25). Alirita 2018-01-28.
  10. The Doomsday Clock reveals how close we are to total annihilation cnn
  11. "Время беспрецедентной опасности": стрелки Часов Судного дня перевели на 10 секунд на фоне войны в Украине bbc.com/russian

Eksteraj ligiloj redakti