Apokrifoj de la Nova Testamento

La apokrifoj de la Nova Testamento estas religiaj tekstoj apokrifaj, nome neakceptitaj en la kristana Biblia kanono kiuj pro enhavo aŭ fikcia atribuado referencas al la Nova Testamento.

La tri kriterioj uzataj de la antikva Kristana Eklezio por konsideri “kanona” ene de la Nova Testamento estis:

  • Apostola patreco: atribuebla al la instruo aŭ al la senpera redakto de la apostoloj aŭ de iliaj plej proksimaj kunuloj;
  • Liturgia uzo: nome tekstoj legitaj dum liturgiaj ritoj de la praaj kristanaj komunumoj;
  • Ortodokseco: nome tekstoj kiuj respektu la dogmajn verojn (Unueco kaj Triunueco de Dio, Jesuo Kristo vera Dio kaj vera homo...).

La apokrifoj de la Nova Testamento estas katalogeblaj surbaze de ilia enhavo, ĝenro kaj origina fonto laŭ jenaj kategorioj.

Apokrifaj Evangelioj redakti

Surbaze de la menciitaj kriterioj kutime la apokrifaj evangelioj dividiĝas tiel:

  • Evangelioj de la infanaĝo
  • Evangelioj jud-kristanaj
  • Gnostikaj evangelioj
  • Evangelioj de la pasio
  • Kromaj apokrifaj evangelioj
  • Fragmentoj de apokrifaj evangelioj
  • Apokrifaj evangelioj perditaj aŭ anonimaj.

Vidu en Apokrifaj evangelioj

Apokrifaj Agoj redakti

La ĝenro “Agoj” aplikiĝas al tekstoj referencantaj al personoj de la Nova Testamento kiuj ne estas Jesuo (por kiuj oni uzas la terminon "evangelioj"). La Agoj de la Apostoloj, kanona teksto en la kristana Biblio, referencas precipe al la apostoloj Petro kaj Paŭlo. Ankaŭ la plejgranda parto de la apokrifaj “Agoj” referencas al apostoloj, kun la pia intenco liveri al la kristanoj raportojn pri ilia predikado kaj morto, pri kio ofte silentas la kanonaj dokumentoj.

Pro la malfrua epoko de ilia redakto kaj ilia stilo tro fabeleca, la diversaj apokrifaj Agoj ne povas esti konsideritaj historienhavaj, kvankam ne eblas apriore ekskludi elementojn de antaŭa parola tradicio.

Apokrifaj Agoj
Titolo Protagonisto Lingvo Dato Enhavo Notoj
Agoj de Andreo Andreo (apostolo) greka Dua duono de la 2-a jarcento /
unua duono de la 3-a jarcento
Predikado kaj mirakloj en Akaia (Grekio), martiriĝo per krucumado en Patraso Atribuita al Leŭkio Karino. Gnostikaj influoj. Alveninta al nia epoko kiel resumo, latina, de Gregorio el Tours
Agoj de Andreo kaj Matiaso Andreo kaj Matiaso, apostoloj greka Post la 5-a jarcento Priskribas la alvenon de Matiaso ĉe urbon de kanibaloj el kiuj li estas mirakle savita intervene de Jesuo kaj Andreo apostolo Tradicie konsiderita parto de la Agoj de Andreo, nune konsiderita teksto sendependa
Ĉapitro 29a de la Agoj de la Apostoloj Sankta Paŭlo apostolo Angla lingvo 1871 Priskribas la alvenon de Paŭlo en Britujon, kie li predikas al izraela komunumo Prezentita kiel traduko el greka manuskripto elfosita en Konstantinopolo en la 18-a jarcento pri kiu tamen ne restas spuroj
Agoj de Barnabo Sankta Barnabo greka 5-a jarcento Priskribas predikadon kaj surŝtiparan martiriĝon ĉe insulo Kipro -
Agoj de BartolomeoMartiriĝo de Bartolomeo Bartolomeo, apostolo greka 4-a aŭ 5-a jarcento Priskribas predikadon kaj martiriĝon per senkapigo de Bartolomeo en Hindio -
Agoj de Santipo kaj Poliseno Santipo kaj Poliseno iberaj kristaninoj greka 3-a aŭ 4-a jarcento 2 aŭtonomaj sekcioj: 1. Santipo kristaniĝas kune kun la edzo, spite de sia komenca kontraŭeco sed kun la mirakla helpo de Sankta Paŭlo; 2. Poliseno, fratino de Santipo, estas forkaptita kaj enboatigita en la direkto de Babilono; mirakle liberigita en Grekio helpe de Sankta Filipo (Apostolo) kaj, post kelke da fabelecaj peripetioj, ŝi sukcesas reveni al sia patrujo Ekzemplo de helenisma romano
Agoj de Filipo Filipo, apostolo greka 4-a jarcento Heterogena kolekto priskribanta la predikadon de la apostolo Filipo en Grekio, Frigio, Sirio, Partio, kaj lian perkrucuman martiriĝon kapmalsupre en Hierapolis de Frigio Gnostikaj kaj enkratismaj influoj
Agoj de Johano Johano, apostolo greka Dua duno de la 2-a jarcento Priskribas la alvenon, predikadon kaj miraklojn de la apostolo Johano en Efeso, post kiam li foriris el la urbo Mileto en kiu li rifuĝiĝis por eviti la persekutojn de la Jerusalema juĝistaro Atribuita al Leŭkio Karino[1]. docetismaj kaj gnostikismaj influoj
Agoj de Marko Marko, evangeliisto araba, kopta, greka, amhara el kopta prateksto perdita 4-a aŭ 5-a jarcento Predikado kaj mirakloj de la apostolo en Cyrenaica kaj en Aleksandrio kaj martiriĝo de la evangeliisto lige posttrenita malantaŭ ĉaro tra la urbaj vojoj. -
Agoj de Mateo Mateo, apostolo kaj evangeliisto greka 4-a/5-a jarcento Predikado kaj mirakloj de la apostolo Mateo en Mira de (Likio) -
Agoj de Paŭlo Paŭlo greka Finiĝo de 2-a jarcento 4 diversaj sekcioj prezentiĝantaj kiel aŭtonomaj verkoj: Agoj de Paŭlo kaj Tekla; 2. Letero de la Korintanoj al Paŭlo; 3. Tria letero al la Korintanoj; 4. Martiriĝo de Paŭlo per pera ordono de Nerono Atribuita al Leŭkio Karino. Disvastiĝinta precipe inter manikeismanoj
Agoj de Paŭlo kaj Tekla Sankta Paŭlo greka Finiĝo de la 2-a jarcento Sankta Paŭlo en Ikonio konvertas la belan Teklan kiu estas mirakle liberigota el la risko de martitiriĝo atribuita al Leŭkio Karino. Uzita precipe de manikeismanoj

Pluaj Agoj redakti

Apokrifaj leteroj de la Nova Testamento redakti

Apokalipsoj de la Nova Testamento redakti

Ciklo de Pilato redakti

Kromaj apokrifaj tekstoj de la Nova Testamento redakti

(Priritaj instruaĵoj)

Sub-apostola literaturo redakti

Iuj antikvaj kristanaj tekstoj ne estis inkluzivitaj en la biblia kanono, sed fakte estis kvazaŭigitaj kanonaj ĝis la 4-a jarcento. En la katolika tradicio kutime ne estas indikataj kiel “apokrifaj”, kiaj fakte ili estas, por ke ilin oni ne tro apudigu al la aliaj apokrifaj tekstoj kiuj ne ĝuis tian konsideron ĉe la unuaj kristanaj generacioj. La uzata titolo por ili estas “apostolaj skriboj” aŭ “skriboj de la apostolaj Patroj” aŭ subapostola literaturo, nome dateblaj ĉe la tujposta apostola epoko, nome de la 2-a jarcento. Ili estas:

[2]

Apokrifaj novtestamentaj mencioj ĉe Islamo redakti

Ankaŭ en la Korano ĉeestas apokrifaj atestaĵoj pri la Filo de Maria

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Luigi Moraldi, a cura di. Tutti gli apocrifi del Nuovo Testamento, Casale Monferrato 1994.

Mario Erbetta, Gli apocrifi del Nuovo Testamento,

Referencoj redakti

  1. Nekonata disĉiplo de Johano apostolo
  2. Inter apokrifaĵoj citindas ankaŭ verkoj entenantaj dialogojn aŭ dirojn de Jesuo, inter kiuj: