Apollo 8 estis kosma flugo kadre de la Apollo-Programo de Usono, la unua, kiu sukcese transportis homojn al la orbito de la luno kaj reen al la tero.

Apollo-Programo
Datumoj
Misio: Apollo 8
Komandanto:
Piloto de la komanda kapsulo:
Piloto de la luna transportilo:
Frank Borman
James A. Lovell
William A. Anders
Starto: 21-a de decembro 1968
12:51:00 UTC
Surteriĝo: 27-a de decembro 1968
15:51:42 UTC
Daŭro: 6 tagoj 3 horoj 00 minutoj 42 sekundoj
Loko de surteriĝo: Pacifika Oceano
8° 10' norde,
165° 00' okcidente
Cirkuloj ĉirkaŭ la luno: 10
Ŝipo akceptanta la lunistojn: USS Yorktown
Teama foto
de maldekstre dekstren William A. Anders, James A. Lovell, Frank Borman
de maldekstre dekstren William A. Anders, James A. Lovell, Frank Borman

Apollo 8 - de maldekstre dekstren William A. Anders, James A. Lovell, Frank Borman

antaŭa misio:

Apollo 7

sekva misio:

Apollo 9

La insignio de Apollo 8

Planado kaj teamo redakti

La flugo de Apollo 8 origine ne estis planita, sed en malgranda tempointervalo planiĝis kaj realiĝis, ĉar sekretaj agentoj de Usono raportis, ke la kosma programo de la konkurenca ŝtato Sovetunio planus tre baldaŭ realigi flugon al la orbito de la luno kaj reen al la tero, kaj Usono nepre volis esti la unua ŝtato kiu sukcesus pri tio.

Origine la plano estis, ke la flugon, kiun la programanoj interne nomis "misio E", partoprenu la astronaŭtoj Frank Borman, William A. Anders kaj Michael Collins. La flugo estis la tria kosma vojaĝo de la Apollo-programo kun homoj.

Dum somero 1968 tamen evidentiĝis, ke la luna transportilo, kiun oni volis testi en la planata dua Apollo-flugo kun homoj (la "misio D"), ne estus preta laŭ la tempoplano. Tial la programaj gvidantoj decidis startigi la flugon de "misio E" antaŭ "misio D" kaj donu al la teamo de Borman en misio kun nomo "C bis" la eblecon ĉirkaŭflugi la lunon.

Tamen Michael Collins lastmomente havis operacion kaj estis anstataŭigita de James A. Lovell. Post kiam la "misio C" (Apollo 7) estis plenumita sukcese, la programaj gvidistoj la 10-an de novembro fine decidis, ke la teamo de Borman estu la unua, kiu cirkulu ĉirkaŭ la luno. Kiel anstataŭa komandanto estis nomumita 'Neil Armstrong, kaj laŭ la postena logiko de la programo iĝis tre verŝajne, ke li poste havu la komandon de la misio Apollo 11, la unua, kiu laŭ la plano portu homojn sur la surfacon de la luno.

La flugo redakti

 
Tuj post la starto

Starto kaj flugo al la Luno redakti

La starto okazis la 21-an de decembro 1968 je 12:51 h UTC de la nova startokomplekso 39A de la Spaca Centro Kennedy. Post 11 minutoj Apollo 8 atingis la teran orbiton.

Dum du cirkuloj ĉirkaŭ la tero oni retestis ĉiujn sistemojn, tiam oni startigis pliajn rakedojn kaj ekigis la vojon al la luno. Pro sekurecaj kialoj la flugovojo estis tiel kalkulita, ke, se ĉiuj pliaj rakedoj malfunkcius, pro la gravito de la luno gvidus la kosman ŝipon ĉirkaŭ la luno kaj reen al la tero.

La malantaŭa flanko de la Luno redakti

 
Leviĝo de la tero post cirkulo de la luno

La 24-an de decembro la teamo atingis la lunan orbiton. Dum la sekvaj 20 horoj la kosma ŝipo 10 fojojn ĉirkulis ĉirkaŭ la luno. Parte la bildoj de la luno, videblaj el la kosma ŝipo, senpere estis elsenditaj televide. La teamanoj faris multnombrajn altkvalitajn fotojn de la luna surfaco kaj de eblaj lokoj por posta "surluniĝo". La plej malgranda alteco super la luna surfaco estis 111 km. Dum ĉiu cirkulo la kapsulo dum proksimume 30 minutoj troviĝis "malantaŭ" la luno, tial ke la teamanoj estis la unuaj homoj, kiuj senpere vidis la "dorsan flankon" de la luno (fotojn de ĝi jam faris la - senhoma - sovetia "misio Lunik 3").

Dum la flugo unuafoje homoj vidis la leviĝon de la tero el la perspektivo de alia planedo. James Lovell nomis ĝin "mirinda ŝtono sur malhela fono".

Zorgojn la surtera teamo havis pro la manovro, kiu celis forpuŝi la kosman ŝipon el la luna orbito kaj ekigi la reflugon al la tero. Tiun manovron la teamo de la kosma ŝipo devis fari sen tera helpo, ĉar ĝi tiumomente troviĝis malantaŭ la luno kaj ne havis komunikan konekton al la tero.

Refluo kaj surteriĝo redakti

Malgraŭ tiuj zorgoj, sen ajna problemo post 20 horoj en la luna orbito la rakedoj refoje brulis dum tri minutoj kaj sukcese ekstiris la kosman ŝipon reen al la tero.

Sukcese la kosma ŝipo reenvenis en la teran atmosferon, kaj surteriĝis en la pacifika oceano la 27-an de decembro 1968, je 15:51 h UTC. Helikopteroj kaj aviadiloj ĉirkaŭflugis la kapsulon, sed pro sekurecaj kialoj nur 43 minutojn poste, post sunleviĝo, naĝistoj alproksimiĝis. Per helikopteroj la astronaŭtoj estis transportataj al la ŝipo USS Yorktown, kiu estis atendanta ilin.

Signifo redakti

Estis riska decido de la programaj gvidantoj, decidi ke la unua starto de rakedo Saturn V kun homoj tuj estu neantaŭplanita misio al la luno. Teknike tamen la projekto ne montris problemojn. La sukceso estis tre motiviga, ĉar la civitanoj de la tero ekkredis, ke la promesoj de la usona prezidanto John F. Kennedy, jam dum 1969 transportigi homojn al la luno, estis realisma celo. La jaro 1968 laŭ interna politiko estis malfacila jaro por la ŝtato Usono: La milito en Vjetnamio, la murdoj de Martin Luther King kaj Robert Kennedy plus studentaj protestoj markis la jaron. Ĝuste en tiu malfacila etoso la sukcesa flugo de Apollo 8 estis bela jarfina evento.

Eksteraj ligiloj redakti