Apologetiko (el la greka απολογία, apología («pordefenda parolado») estas la scienca-teologia studobjekto de religio celanta montri la laŭverecon de sia doktrino, ĝin defendante el miskomprenoj aŭ obĵetoj kaj atakoj. [1].

Apologetiko, se ne naskiĝis, certe plej disvolviĝis aparte ĉe Kristanismo — en aliaj religioj (Islamo, Budhismo, kaj aliaj, eble pro manko de intensaj kontrastoj, troviĝas malpli intensaj provoj — tiel, ke la vorto “apologetiko”, se mankas aliaj kvalifikoj, tre ofte interpretendas kiel “kristana apologetiko”.

Kristana Apologetiko redakti

(Se la atento de tiu artikolo adresiĝas precipe al apologetiko kristana kaj katolika, tio daŭros nur ĝis kiam kompetentuloj vikipedios pri aliaj apologetikoj)

En Kristanismo, difiniĝas apologetiko tiu sekcio de la teologio kiu taskiĝas montri la raciecon kaj kredeblecon de la kredo klopodante pruvi la diecan originon de la kristana Revelacio.

La bazaj instrumentoj je kiuj la apologetiko sin servas por tiu celo alkalkuleblas ĉe la natura morala leĝo (deduktita precipe el la koncepto de homa naturo), la historiaj atestoj, de la biblia ekzegezo kaj racio, kaj do filozofio.

Por ke la apologetika ellaboraĵo estu tia, ĝi devas respekti absolutajn kriteriojn: ĉiu esploro devas esti kontrolita kaj dokumentita (kaj do ĉiukaze rekontrolebla) ĉar entuziasma apologio, sed manka je solidaj bazoj, okazigus efikojn kontraŭajn al tiu celata, nome diskredito kaj de la argumento kaj la aserto pruvebla.

Krome, kristana apologiulo, gvidata de la ĉie subkuŝanta evangeliaj diroj kaj pensmaniero, emas eviti la eraron opinii ke sia verko estas teoremo ĝuanta certan efikon; apologetiko prezentas motivojn por “kredi” kaj por konfirmi elekton liberan, sed ĝi ne povas “najli” al kredo ĉar ĝuste Dio “proponas” kaj ne “altrudas” la kredon: fakte, la kredago restas ĉiam, eĉ post la plej raciaj argumentitaj demonstroj, liberago. Tion ofte evidentigas apologetikistoj (kaj en tio antropologoj de la religio vidas malsamecon de kristanismo el Islamo, ekzemple).

Apologetiko konstruiĝis kiel aŭtonoma studobjekto nur malfruege, apartiĝante el filozofio, sur kiu ĝi sin fondas, kaj el teologio, al kiu enkondukas kaj lumigas la fundamentojn. Tamen, ekde la origino de Kristanismo krozis verkistoj kiuj esploris la fundamentojn de la kredo kaj defendis la kristanajn anoncojn el kritikoj plonĝantaj el ekstero. Ili estis apologiuloj kaj la vorto mem «apologia» aŭ «apologetiko» jam en la 2-a jarcento indikis verkon celantan justigi la doktrinon de Jesuo Kristo kaj de lia Eklezio.[2]

Dio ne estas abstrakta koncepto, ne estas Ento fora kaj indiferenta perceptebla nur pere de la homa intelekto. Dio manifestiĝis al ni pere de sia Filo, fariĝis “konstatebla kaj mezurebla” fakto en Jesuo de Nazareto. La Kristana kredo ne estas, do, mito aŭ brila anonco kontentiganta homajn aspirojn: la kristana fakto kondiĉas kaj kondukas kaj samtempe levas la apologetikan komunikadon al nivelo de scienca objekto.

Apologetiko en la Nova Testamento redakti

Oni povas diri ke la unua apologiulo estis Jesuo Kristo, kiu liveris ‘signojn’ por montri la veron pri sia misio, kiel: “Sed se mi faras ilin, kvankam vi ne kredas al mi, kredu la farojn, por ke vi sciu kaj kaj komprenu, ke la Patro estas en mi, kaj mi en la Patro” (Joh 10,38), nome al siaj mirakloj kaj al sia vivkonduto, kaj ankaŭ al la maniero per kiu en li plenumiĝis la Profetaĵoj – kiel tiu de Jesaja, citita kiel pruvo al la disĉiploj de Johano la Baptisto en Mt 11,4-5: “Kaj Jesuo responde diris al ili: Iru kaj sciigu al Johano tion, kion vi aŭdas kaj vidas: blinduloj ricevas vidpovon, kaj lamuloj marŝas, lepruloj estas purigitaj, kaj surduloj aŭdas, kaj mortintoj leviĝas, kaj al malriĉuloj evangelio estas predikata”; Lk 4,17-21: “Kaj estis donita al li libro de la profeto Jesaja. Kaj, malferminte la libron, li trovis la lokon, kie estis skribite”.

Tiuj signoj de vero, tamen, surprenas tutan sian forton nur por tiu kiu sekvas kristanan konsciencon: “Se iu volas plenumi Lian volon, tiu scios pri la instruado, ĉu ĝi estas de Dio, aŭ ĉu mi parolas nur el mi mem” (Joh 7,17).

La apostoloj disponis tutan sian katekizadon en la sama apologia kadro, apogante sian predikadon de "atestantoj" sur la mirakloj kaj sur la plenumiĝo de la profetaĵoj. Tiu duobla argumentado revenas kaj bonege asociiĝas (ekzemple en Sankta Paŭlo) kun la utiligo de la Teodikeo - (Parolado pri Dio kiel antaŭpreparo al la kristana kredo -, aŭ en Sankta Johano la Evangeliisto) al la ripetita aserto ke «Dio estas amo» kaj samtempe ke Dio estas “lumo”.

Ĝenerale, la Nova Testamento celas – ankaŭ se ne kiel primara objekto – montri kiel Jesuo Kristo, kia promesita Mesio, mortis kaj resurektis "laŭ la Skriboj", alfacigante la valoron de pruvo generita de la resurekto: la fruaj kristanaj, do, estis provizitaj per elementoj por ne reveni al judismo kaj por senti sian kredon solide ankritan al la historio. Pri tio oni vidu Petron (1Pt 3,15-16): “sed la Sinjoron Kriston sanktigu en viaj koroj; estu ĉiam pretaj doni defendan respondon al ĉiu, kiu vin demandas pri la motivo de la espero en vi, sed kun humileco kaj timo; 16 havantaj bonan konsciencon; por ke, dum vi estas malestimataj, hontu tiuj, kiuj kalumnias vian bonan konduton en Kristo.”.

Apologetiko de la Patroj de la Eklezio redakti

La kristanaj verkistoj de la unua postapostola generacio, nome Apostolaj Patroj, altvaloraj precipe kiel atestantoj de la tiutempa eklezio, jam profitas de iuj interesaj aspektoj de la profeta argumento, spite ke ili ne elpensis veran kaj propran apologetikon: (Sankta Klemento el Romo, sankta Ignaco el Antioĥio kaj sankta Polikarpo el Smirno.) La verkistoj de la sinsekva generacio, nome Apologiulaj Patroj, ŝuldas ilian kromnomon al la eksplicita intenco defendi kristanismon adresante al imperiestroj, aŭ al ĉiuj “grekuloj” (paganaro), eksplicitajn disertaĵojn por refuti obĵetojn kaj evidentigi la kredindecajn titolojn de la kristana religio.

 
Sankta Justeno, ikono rusa.

Ili plejparte skribas greklingve, kiel:

  • Aristido Marciano,
  • Melitono el Sardeso
  • Sankta Justeno, kiu kompilis du verkojn: “Apologio” kaj “Dialogo kun la hebrea Trifono”.
  • ties disĉiplo Taciano, kiu al la paĝoj ironiaj kaj foje perfortaj de sia “Parolado al la grekuloj” miksis insultecan stilon fremdan el tiaj verkistoj (li poste foriris el la granda eklezio, kaj hereze finiĝis)
  • la kalma kaj pripensema Atenagoro, kun sia “Favorpeto por kristanoj”
  • Teofilo el Antiokio, kun tri libroj Al Aŭtoliko.
  • Minucio Feliĉo,
  • Tertuliano, spirite impregnita per logiko kaj juro, kiu en “’Apologeticum’” (Apologetiko) adresiĝas al la persekutantoj per trena dialektiko; en traktateto “’Pri atesto de la animo”’ (De testimonio animae) li parolas pri “animo nature kristana” (anima naturaliter christiana) kaj, en la eseo “’Pri preskripto” (De praescriptione haereticorum) li turnas kontraŭ herezuloj juran argumenton. En Tertuliano blovas ĉiam rigorula malinklino kontraŭ la pagana kulturo, kaj fine li intensigas siajn senindulgecon kaj asketismon ĝis herezo.

Tiuj apologiuloj refutas la akuzojn adresitajn kontraŭ la kristanaro, pruvas la nelogitecon kaj la nejustecon de la persekuta leĝaro kaj, samtempe, alportas ankaŭ pozitivan argumentadon, ofertante, kaj profitante de ilia valoro, la profetaĵojn kaj ankaŭ apogiĝante sur la pruvo deduktita el mirakloj. Al la akuzaj kritikoj kontraŭ la asembleoj de kristanoj, Justeno oponas la ekzaktan priskribon de la liturgio.

Anonima aŭtoro de la eleganta letero Al Diogneto, eksplikante ke kristanoj estas la “animo de la mondo”, ekzaltas la sanktecon de la Eklezio; pliposte Sankta Ireneo, episkopo de Liono, refutante la sonĝojn de gnostikoj en la elstara traktato “Kontraŭ herezoj”, esprimas per ideoj jam difinitaj la apostolecon de Eklezio kaj la gravecon de la tradicio.

En 3-a jarcento, kaj ĝis la ĉeso de la persekutoj, elstariĝas en Okcidento ankoraŭ aliaj apologiuloj, kiel:

La verka aktivado de Klemento de Aleksandrio kaj Origeno, la grandaj kreantoj de la katekiza Skolo de Aleksandrio, havas gravecon pli daŭran:

  • Klemento entute de sia verkaro, el kiuj supervivis la Protreptiko (Instigo al la Grekuloj), la Pedagogo kaj Stromata ("Tapiŝoj"), provas novan apologetikon, kiu, ĵetiĝante laŭ neesploritaj vojoj, tiom profundaj kiom persvadaj, prezentas nur la mankon de antaŭvido de la argumentaj klifoj, malgraŭ kulturaj novaĵoj kaj riĉecoj.
  • La samo okazas al lia genia kaj grandanima disĉiplo Origeno, kiu aranĝis potencan sintezon, sed antaŭtempan, multe ortodoksan laŭ la intencoj, sed reale foje malpli ortodoksan, Unu el liaj lastaj verkoj, “Kontraŭ Kelso”, analize refutas adversulon de kristanismo ĝin atakantan helpe de filozofioj, kaj oponas al li la saman filozofian ekipaĵaron nekutiman tiutempe. [3].
 
Sankta Johano Krizostomo kaj sankta Gregorio de Nazianco, rusa ikono de 18-a jarcento.

En la floranta literaturo de 4-a kaj 5-a jarcentoj, okazigita de la grandaj triunuaj kaj kristologiaj herezoj, se apologetiko duarangiĝas; sed ekaktivas:

  • Historiisto Eŭsebio de Cezareo, kiu dialektike duelis kun Porfirio kaj Ieroklo de Aleksandrio (nur la verko kontraŭ la dua atingis nian epokon), estas la aŭtoro de “Preparado”, “Evangelia demonstro” kaj “Eklezia demonstro” (hodiaŭ perditaj)
  • La Paroladoj kontraŭ la Grekoj de Atanazio de Aleksandrio, kune kun la “Paroladoj pri la enkarniĝo de la Verbo”, refutas paganismon kaj pruvas ke la profetaĵoj plenumiĝis Kristo
  • Sankta Hilaro de Poitiers traktante Pri la Triunuo rakontas pri sia itinero al la katolika anonco
  • La libro de Juliano Kontraŭ kristanoj inspiris la reagojn de sankta Gregorio de Nazianco kaj de Apolinario de Laodikeo

Tamen la princo de la tiamaj apologiuloj estis Sankta Aŭgusteno, kiu – kaj per la rakonto pri sia dolora sperto en la Konfesoj, kaj per la verko Urbo de Dio kaj glorado de regado de Providenco, kiu impregnas la universan historion – alportis al la apologetiko fundamentan kontribuon.

Post Aŭgusteno indas memorigi ankoraŭ kelkajn valorajn verkojn de la 5-a-7-a jarcentoj:

Apologetiko de Mezepoko redakti

Post la naskiĝo kaj disvastiĝo de islamo, la apologetikaj verkoj atentiĝas ne nur pri hebreoj kaj paganaj (kleruloj de helenisma kulturo), sed ankaŭ islamanoj. Tiasence agadas, en Oriento, sankta Johano de Damasko kaj Teodoro Abu Qurrah, dum en Okcidento allampiĝos la verko de Isidoro de Sevilo.

Pasis la jaroj kaj apologias

Postreformacia katolika apologetiko redakti

Ekde kontraŭreformacio ĝis la 19-a jarcento redakti

Katolikoj, ekde de 15-a jarcento, sin engaĝas en gravaj teologiaj kvereloj kontraŭ protestantoj: la apologetikaj verkoj ne povas neglekti tiujn novajn kontraŭulojn. Inter la plej gravaj kompilaĵoj, jen kelkaj laŭkronologie listigitaj:

NB. La supraj cititaj verkoj estas nur specimeno el kiu eblas ĉerpi kaj novajn argumentadon kaj metodon.

Ekde la Unua Vatikana Koncilio ĝis niaj tagoj redakti

“Ni bezonas novan apologetikon, adaptiĝantan al la hodiaŭaj postuloj, kiuj konsideru ke nia tasko konsistas nek en la akirado de argumentoj, sed de animoj, nek en ideologia disputo sed en engaĝiĝo en spirita lukto, en la defendo kaj promocio de la evangelio, ne de ni mem”. [4]

La nova ekvilibro, influe de la Unua Vatikana Koncilio, inter kredo kaj racio, kaj fone inter raciismo kaj kredismo, liveras novajn instrumentojn al la apologetiko, helpe ankaŭ de Novskolastikismo, en kies centro staras novtomismo. Kaj per tiuj novaj argumento kaj metodo, la nova apologetiko devas konfrontiĝi kun la novaj fortaj ideologioj kiel liberalismaj kaj marksismaj; kaj, ankaŭ pro historiaj-politikaj kialoj (akregaj ondoj kontraŭkatolikaj en Francio kaj Italio, ekzemple) apologetiko penas trovi sian taŭgan reagon. Tiuj penoj fariĝis krizo tiel ke kun la alveno de la Dua Vatikana Koncilio kelkaj katolikaj sektoroj aŭdacis dubi kaj dubigi pri la efikeco mem de la apologetiko.

Sed nune la apologetiko reprenis, en la medio katolika, elanon, kaj ĝian vojturnon oni koincidigas kun la apero de la libro “Hipotezoj pri Jesuo” de Vittorio Messori, prezentita al la publiko en 1976; la lastaj jaroj, fakte, vidas renovigitan intereson pri la apologetika temo, al kiu sin dediĉis intelektulaj figuroj (kiel Antonio Livi, Eugenio Corti, Antonio Socci, Rino Cammilleri, Massimo Introvigne por citi nur kelkajn) kaj specifaj periodaĵoj. La papo mem Johano Paŭlo la 2-a reasertis senhezite kuniĝon inter kredo kaj racio per la encikliko Fides et Ratio), kiu, forigante fideismon el la katolika perspektivo, estas la bazo de la apologetiko.

Tamen ankaŭ la valorigo de la racio hodiaŭ trafas malfacilaĵon ĉar iu kulturita mondo disvastigas la principon laŭ kiu la racio kapablas atingi kun certeco nenian veron, pro kiu eblas nur relativismo. Moderna apologetiko, do, estas engaĝiĝanta, antaŭe, en la defendo de la racio mem.

Katolika apologetiko en Eŭropo kaj en la mondo redakti

Ortodoksia apologetiko redakti

Protestanta apologetiko redakti

Kutime oni opinias ke la unua apologetika verko estis kompilita de nederlanda Hugo Grotius: Pri la vereco de la kristana religio. Tiu verko, publikigita en 1632, kaj sekve tradukita al diversaj lingvoj, precipe celis defendi la historiecon de la Evangelioj; kaj adresis kelkajn kritikojn rilate la hebreajn kaj islamajn doktrinojn.

Apologetiko islama redakti

Apologiuloj de Islamo elpensis kaj aranĝis defendon de Korano utiligante pli racian kaj empirian argumentaron ol la historian esploron, kaj uzante kosmologiajn argumentojn por pruvi la la ekziston de Dio. La precipaj celpunktoj de tiu apologetiko estas la kristanaj kaj hebreaj doktrinoj.

Sudafrika Ahmed Deedat estis multverka aŭtoro argumentanta kontraŭ evangeliistaj kristanoj, kontraŭ la malsamaĵoj ĉeestaj en la Biblio, kaj asertis ke la unika aŭtenta historia rakonto pri la vivo de Jesuo estas la Evangelio laŭ Barnabaso, kiu por historiistoj estas malfruega apokrifaĵo (en ĝi reveliĝus, interalie, ke Jesuo estas la vojopretiganto de Mohamedo)

Nunaj islamanoj disvolvis sian propran formon de kreismo, nome la tieldirita islama kreismo.

Budhana apologetiko redakti

Notoj redakti

  1. Tiukaze apologetiko, laŭ iuj, diferenciĝas el apologio, kiu koncernus apartan temon, eventon kaj personon.
  2. Kristana apologetiko apogiĝas sur la antaŭsupozo de la plena scikapablo de la racio, kiu permesas al la kristano dialogi solidbaze. Hodiaŭ tamen kristana apologiulo devas antaŭ ĉio engaĝiĝi en la pruvado ke la racio kapablas koni la veron ( [1] Arkivigite je 2010-10-31 per la retarkivo Wayback Machine Francisko Agnoli). Hodiaŭ kulturaj sektoroj emas pensigi ke malsamaj "veroj" kaj reciproke kontraŭaj havas samvaloron.
  3. La samon faros Metodio de Olimpo kontraŭ la pagana Porfirio.
  4. Parolado de papo Johano Paŭlo la 2-a, al la episkopoj de la episkopa konferenco de Antiloj (7/5/2002)

Bibliografio redakti

Katolika apogetiko:

9788889913772

Aliaj apologetikoj:

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Katolika apologetiko redakti