Apologio, el la greka απολογία, apologia, (defendo), estas la defendo de iu ajn, ĝenerale laŭdante tiun. En tiu senco, estas verko "Apologio" de Apulejo kiu, kontraŭ opozicio de edzina familio, verkis, en 173, specon de autobiografio. Platono ankaŭ verkis Apologion de Sokrato (pri kiu ekzistas du tradukoj en Esperanto; vidu ĉe Platono), ktp.

En 1 Petro 3:15, aperas la vorto apologían ("defendan respondon" en la Esperanta traduko) en la senco apogi aŭ defendi la kristanismon antaŭ tiuj kiuj pensas malsame, aŭ kiuj batalas kontraŭ ĝin. De tio, en teologio oni nomas apologio la skriban aŭ perbuŝan defendon de kristanismo. Ekde antikvo, tiu defendo apogiĝis sur la filozofio kaj karakteriziĝis per inteligenta mensa laboro. (Vidu Apologetikon).

La klasika apologio baziĝas sur la ideo laŭ kiu la kristanaj veroj estas evidentaj kaj oni povas demonstri ilin per objektivaj pruvoj.[1]

En Esperanto aperis la "Apologio" de Tertuliano el la jaro 179 en traduko de Gerrit Berveling.

Referencoj redakti

  1. Ĉi rilate vidindas ankaŭ, kvankam kun parta intelekta objekto, la prelegon en kiu la tiama kardinalo Joseph Ratzinger, kiu plurfoje reasertis ke la “greka heredaĵo estas integra parto de la kristana kulturo”, eksplikis la motivojn pro kiuj, laŭ lia opinio, la kristana religio povis akordiĝi kun la greka filozofio: “La racio povis fariĝi religio ĉar la Dio de la racieco eniris mem en la racion. Finfine, la elemento anoncita de la kredo, nome la historia Vorto de Dio, ĉu eble ne konstituis la antaŭkondiĉon por ke la religio povu priparole adresiĝi al la filozofia Dio, kiu ne estis Dio pure filozofia, kaj kiu ne refuzis la filozofion, sed male ĝin atendis ricevi? Ĉi tie manfestiĝis miriga evento: la du fundamentaj principoj ŝajne kontraŭaj – ligo kun la metafiziko kaj ligo kun la historio – sin kondiciis kaj rilatiĝis reciproke, kune estigis la apologion de la kristanismo kiel vera religio. Oni rajtas, do, diri ke la venko de la kristanismo sur la paganaj religioj estis igita ebla precipe pro ĝia karakterizo de alirebleco al la intelekta kompreno. (El la prelego “Ĉu Vero de Kristanismo”, eldirita de kardinalo Joseph Ratzinger la 27-a de septembro 999 ĉe Universitato de la Sorbono de Parizo.