April Bowlby

usona aktoro

April Michelle Bowlby (30-an de julio 1980 en Vallejo, Kalifornio) estas usona aktorino, konata ĉefe pro la rolo Kandi en la sitkomo Two and a Half Men (2005–2007, 2012, 2015) kaj pro ludo en la televida serio Drop Dead Diva (2009–2014).

April Bowlby
Persona informo
Naskiĝo 30-an de julio 1980 (1980-07-30) (43-jaraĝa)
en Vallejo, Kalifornio,  Usono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Moorpark College vd
Familio
Edz(in)o Matthew Cooke vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo aktoro • televida aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 2004– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Bowlby plenkreskis en la kalifornia Manteca. Ŝi studis baleton kaj francan lingvon antaŭ ol komenci aktoradon. Krom la foje reaperanta rolo de „Kandi“ en la serio Two and a Half Men, ŝi aperis ankaŭ en la serioj CSI, CSI:NY kaj How I Met Your Mother. Ŝi ludis en 2007 la rolon de „Natasha“ en la familia dramo All Roads Lead Home. Ekde 2009, ŝi ludis Stacy Barnett en la televida serio Drop Dead Diva.

Bowlby vivas en Los Angeles, Kalifornio.

Filmografio redakti