Aquiles Nazoa (n. la 17-an de majo 1920 — m. la 26-an de aprilo 1976) estas unu el la plej eminentaj verkistoj de la 20a jarcento en Venezuelo, distingiĝante kiel poeto, humuristo kaj beletra kritikisto. Naskiĝis en Karakaso en 1920. Li mortis tragike en 1976 en aŭtomobilakcidento, proksime al la urbo La Victoria.

Aquiles Nazoa
Persona informo
Naskiĝo 17-an de majo 1920 (1920-05-17)
en Karakaso
Morto 25-an de aprilo 1976 (1976-04-25) (55-jaraĝa)
en Karakaso
Mortis per trafikakcidento vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Venezuelo vd
Subskribo Aquiles Nazoa
Familio
Gefratoj Aníbal Nazoa vd
Profesio
Okupo poeto • ĵurnalistoverkistoscenaristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pro sia klereco, persona honesteco, sincera defendado de la popola kulturo kaj egalecaj principoj, li gajnis la respekton kaj estimon de ĉiuj sektoroj de la nacia vivo. En sia poezio li montriĝas majstro de la malfacila arto kombini la profundan enhavriĉon kun la ekstera simpleco kaj la delikata sentopleno. Lia verkaro konsitas el ĉirkaŭ dudek libroj, inter kiuj troviĝas la sekvantaj: El Burro Flautista (La Flutludanta azeno), Humor y amor de Aquiles Nazoa (Humuro kaj amo de Aquiles Nazoa), El Ruiseñor de Catuche(La Najtingalo de Catuche), El Transeúnte sonreìdo(La ridetanta piediranto). Lia lasta libro titoliĝas Vida privada de las muñecas de trapo (Privata vivo de la ĉifonpupo).

Post sia morto, Aquiles Nazoa fariĝis preskaŭ simbolo. Lia memoro inspiris la estiĝon de unika organizaĵo nomita "Movado de la kreivaj povoj de l'popolo", kiu signife kontribuis al la lastatempa plifortiĝo de aŭtentikaj popolkulturaj manifestaĵoj en Venezuelo.

Referenco redakti

  • Jorge C. Mosonyi, Venezuela Stelo, numero 25a, 1982, 4a paĝo.