Arĝentano[1][2] - aŭ laŭ iuj lingvoj "Nov-Arĝento", de L. L. Zamenhof nomita laŭ la sinonimo alfenido[1][2] - estas specifa alojo el la metaloj nikelo, kupro kaj zinko, kiu aspektas tre simile al arĝento, sed kemie tute ne rilatas al ĝi. En la hispana kaj angla lingvoj oni ankaŭ nomas la metalon plata alemana respektive german silver, do "germana arĝento". Arĝentano kovrita per maldika tavolo de arĝento estas nomata "ĉina arĝento".

ovingoj el arĝentano

Ecoj redakti

Arĝentano estas hele arĝente brilanta alojo el inter 45 kaj 70 procentoj da kupro, 5 ĝis 30 procentoj da nikelo, 8 ĝis 45 procentoj da zinko kaj eventuale tre etaj kvantoj da plumbo, stanofero. Pro la kvanto da nikelo ĝi estas aparte malmola kaj korodimuna.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Nova PIV, paĝo 108
  2. 2,0 2,1 Doug Portmann, Donald Rogers. (1993) Kemia kaj scienc-teknika vortaro. Naperville, Illinois, U.S.A.: D.P. en Usono., paĝo 9
  3. Vd dilato laŭ PIV