Ar-RakaRakka (arabe الرقة, latinliterigo laŭ DMG ar-Raqqa) estas la ĉefurbo de la samnoma gubernio Ar-Raka, en la meza parto de la rivero Eŭfrato en oriento de Sirio. La hodiaŭa urbo estas nova fondiĝo en komenco de la 20-a jarcento de abasida urbo, fondita en la 8-a jarcento. La urbo havis 200 268 loĝantojn en 2010.

Ar-Raka
urbo • urbego • populated place in Syria
Administrado
Poŝtkodo C5710
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 299 824  (2019) [+]
Loĝdenso 153 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 35° 57′ N, 39° 1′ O (mapo)35.9539.01Koordinatoj: 35° 57′ N, 39° 1′ O (mapo) [+]
Alto 245 m [+]
Areo 1962 km² ( 196 200 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Ar-Raka (Sirio)
Ar-Raka (Sirio)
DEC
Ar-Raka
Ar-Raka
Situo de Ar-Raka

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Raqqa [+]
vdr

Rakka situas en alto de 245 m sur maldekstra (norda) bordo de la Eŭfrato, ĉ. 4 km de rivero Beliĥ, kiu alfluas la Eŭfraton en sudoriento de Rakka.

Pro la favoraj kondiĉoj de la loko, en tiu areo estiĝis jam tre frue setlejoj. En la proksimo de la urbo troviĝas la arĥeologia loko Tell Zeidan, el la 6-a jarmilo a.K. La plej frua urbo sur tiu loko estis Tuttul, kiu floris en la 3-a jarmilo ĝis la 17-a jarcento a.K. Ties restaĵoj troviĝas je 2 km oriente de la hodiaŭa urbocentro, en setleja holmo (monteto).

La urbo havas riĉan heredaĵon el la mezepoko, kiam regis ĝin arabaj dinastioj.

Vidu ankaŭ redakti