Araba-persa alfabeto

alfabeto por persa lingvo bazita sur la arablingva alfabeto; enhavas 4 literojn (گ پ چ ژ) aldone al la araba, kun 32 literoj entute

Per la persa-araba skribo oni notas la persan lingvon. La taĝika dialekto tamen estas skribata per alia sistemo, nome per cirilaj literoj.

Aboco redakti

izolite komence interne Fine nomo IFA Esperanta proksimumo/literumo rimarkoj
alef /ɒː, a, e, o, ʔ/ â (malferma, longa) a e o '
be /b/ b
پ پ pe /p/ [ph] p persa, ne araba
te /t/ [th] t
se /s/ s en arab-devenaj vortoj
ĝim /ʤ/ ĝ
چ ĉe /ʧ/ [ʧh] ĉ persa, ne araba
he-je ĝimi /h/ [h, ɦ][1] h en arab-devenaj vortoj
ĥe /x/ [χ] ĥ
dâl /d/ d
zâl /z/ z
re /r/ [ɾ] r
ze /z/ z
ژ ژ ĵe /ʒ/ ĵ persa, ne araba
sin /s/ s
ŝin /ʃ/ ŝ
sâd /s/ s
ﺿ zâd /z/ z en arab-devenaj vortoj
/t/ [th] t en arab-devenaj vortoj
/z/ z en arab-devenaj vortoj
ejn /ʔ/ [ʔ, Vˁ][2] a, e en arab-devenaj vortoj
ghejn /q/ [ɢ, q] gh (ĥ, k)
fe /f/ f
qâf /q/ [ɢ, q] q (ĥ, k)
ک kâf /k/ [kh, ch][3] k formo modifita rilate al la araba
گ gâf /g/ [g, ɟ][4] g persa, ne araba
lâm /l/ l
mim /m/ m
nun /n/ n
و و vâv /v, u, w/ v, u
he /h/ [h, ɦ][1] h
je /iː, j/ i, j formo modifita rilate al la araba
  1. 1,0 1,1 [ɦ] inter vokaloj.
  2. La sekvoj /VʔC/ sonas kiel [VˁC].
  3. [ch] antaŭ antaŭa vokalo (/a/ inkluzive). Ŝtopaj ne sonoraj sonoj ĉiam ricevas blovon.
  4. [ɟ] antaŭ antaŭa vokalo (/a/ inkluzive).

Kromsignoj redakti

Pluraj kromsignoj de la araba skribo estas ordinare uzataj ankaŭ en la araba-persa.

Kelkaj kromsignoj indikas mallongajn vokalojn. Ili aperas nur en vortaroj aŭ en korana teksto.

Ciferoj redakti

La persaj ciferoj forme similas al la arabaj kun ioma diferenco ĉe 4 5 6.

perse per literoj nomo transskribe
۰ صفر sefr 0
۱ یک jek 1
۲ دو do 2
۳ سه se 3
۴ چهار ĉahâr 4
۵ پنج panĝ 5
۶ شش ŝeŝ 6
۷ هفت haft 7
۸ هشت haŝt 8
۹ نو noh 9

Interpunkcio redakti

Nuntempaj interpunkciaj signoj similas al tiuj de latinlitera skribo. Notindas nur, ke la demandosigno estas turnita, kaj komo kaj punktokomo estas renversitaj

perse transskribe
؟ ?
، ,
؛ ;

Nulspaca disigilo redakti

En komputa tipografio kelkaj afiksoj de la persa lingvo necesigas nulspacan disigilon (zero-width non-joiner ZWNJ).

Ekzemple en می‌خواهم mi-ĥâham (mi volas) la prefikso می mi- (-as) estas alskribata al la verba radikalo, sed ĝia litero je (/i/) ne ricevu la internan formon: estas malĝuste skribi میخواهم. La je ricevu la vort-finan formon, kvankam nenia videbla spaco disigu ĝin de la radikalo. Tion oni havigas per enmeto de nevidebla nulspaca disigilo inter mi kaj ĥâham.

Transskriboj kaj alternativoj redakti

Sciencaj revuoj uzas diversajn transskribajn sistemojn. Perslingvanoj latinigas la lingvon laŭbezone en tujmesaĝiloj aŭ aliaj neadaptitaj komunikiloj. Aŭtoritataj normoj mankas.

Iranaj kleruloj iafoje subtenis plenan latinigon de la skribo, argumentante interalie, ke la persa, kiel ne ŝemida sed hindeŭropa lingvo, distingas vortojn per vokaloj. Tiuj provoj kaŭzis akrajn disputojn.

  • UniPers aŭ پـارســى جـهـانــى pârsi-je ĝahâni (tutmonda persa) estas propono el la mezo de la 20a jarcento.
  • IPA2 aŭ Pársik estas pli nova propono, celanta almenaŭ pli facilan studadon de la lingvo.