Arabata terlango (ruse Арабатская стрелка, ukraine Арабатська стрілка, krime-tatare Arabat beli) estas tre mallarĝa kaj longa sabla terlango en Krimeo. Ĝi etendiĝas de la Kerĉa duoninsulo norden al la kontinento laŭlonge de la nord-orienta bordo de Krimeo. Ĝi preskaŭ atingas la kontinenton kaj estas dividita disde la kontinenta parto de Ukrainio per mallarĝa Heniĉeska markolo.

La golfo Sivaŝo (punkto 5) vidata el kosmo.

La terlango longas 112 kilometrojn kaj larĝas inter 270 metrojn ĝis 8 km. Ĝi dividas la golfon Sivaŝo disde la cetera parto de la Azova maro.

Sur la terlango pasas la aŭto-vojo el Heniĉesk al la Kerĉa duoninsulo. Nuntempe la Arabata terlango estas relative populara ripoz-loko.

Eksteraj ligiloj redakti