Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Arabesko

En klasika baleto, la termino arabeskoarabesque indikas pozicion de korpo en kiu la dancisto staras sur unu kruro kaj la alia kruro estas etendita malantaŭ la korpo, kun ambaŭ genuoj streĉitaj rektaj. La arabeska pozicio povas esti plenumata kun la subtenanta kruro kaj piedo surfingre, duon-surfingre aŭ sur plata piedo. La malantaŭa kruro povas tuŝi la planko en tendu-pozicio dorse (arabesko par terre) aŭ esti altigita je iu angulo. Komunaj anguloj estas 45° (ankaŭ nomata kiel à demi hauteur) kaj 90° (à la hauteur). Se la angulo estas multe pli granda ol 90° kaj la korpo estas inklinita antaŭen kiel kontraŭpezilo al la malantaŭa kruro, la pozo estas nomata kiel arabesko penchée. Estas ankaŭ diversaj brakaj kaj kruraj kombinaĵoj, kiel brako antaŭen sur la sama flanko kiel la malantaŭa kruro aŭ la alia brako antaŭen. Ĉi tiuj kombinaĵoj variiĝas laŭ la studa plano aŭ maniero uzata.

Arabeska pozicio

Signifo de arabesko laŭvorte estas "araba maniero".

Kvar arabeskaj pozicioj de Vaganova redakti

En la maniero de Vaganova estas kvar bazaj arabeskaj pozicioj. Ili estas ĉi tie priskribataj por dancisto vizaĝanta fiksan punkton 8 de la sceno laŭ Vaganova (tio estas, dancisto estas turnita al la antaŭa dekstra angulo de la sceno, la dekstreco estas difinata se rigardi da la spektanta loko). En klasa praktiko, la brakoj estas ĉiam je nivelo kun la ŝultroj (arabesko de classe - arabesko de klaso), dum kiam en spektaklo la brakoj en antaŭo povas esti altigita pli supre de ŝultra nivelo (arabesko de scene - arabesko de sceno). La kubutoj estas ĉiam direktataj suben.

En la unua arabesko, la dancisto staras en effacé-pozicio (por la punkto 8, kun la maldekstra piedo antaŭe) kun la dekstra kruro altigita en arabesko, la dekstra brako etendita flanken (al la spektantoj) kaj la maldekstra brako etendita antaŭen (al la angulo). La rigardo fikse sekvas la linion de la brako etendita antaŭen.

En la dua arabesko la kruroj estas simile al tio kiel en la unua arabesko, sed la dekstra brako estas etendita antaŭen kaj la maldekstra brako estas etendita iom malantaŭ de la dancista ŝultro; la ŝultroj estas en épaulement en linio kun la brakoj kaj la rigardo fikse estas turnita al la spektantoj.

En la tria arabesko la dancisto staras en croisé-pozicio (por la punkto 8, kun la dekstra piedo antaŭe) kun la maldekstra kruro altigita en arabesko, la dekstra brako etendita flanken kaj iom malantaŭ de la ŝultro, kaj la maldekstra brako etendita antaŭen. La rigardo fikse sekvas la linion de la brako etendita antaŭen.

En la kvara arabesko la dancisto staras en croisé kiel en la tria arabesko, sed la dekstra brako, estas etendita antaŭen kaj la maldekstra brako estas etendita kiel eblas malproksime dorsen en linio kun la dekstra brako. La ŝultroj estas en forta épaulement kaj la rigardo fikse estas turnita al la spektantoj.

Historio redakti

Oni opinias ke inventinto de la attitude estas itala dancoordigisto Carlo Blasis (1797-1878), unu el studantoj de Salvatore Viganò. La ideo estis derivita de fama laboro de la flandra skulptisto Giambologna, statuo de la dio Merkuro balanciĝanta malpeze sur piedfingroj de la maldekstra piedo.

Vidu ankaŭ redakti