Arabidopsis thaliana

Arabidopsis thaliana, (esperante sabla arabidopso), estas relative ofta plantospecio el la kruciferacoj. Ĝi estas malgranda (maks 30 cm) unujara, malalta, nebezona, sekec-ŝata planto, kiu estas facile kultivebla sur grundo aŭ nutrogrundo. Ĝi kontraŭstaras al la sekeco per helpo de geno, kiu reguligas fermon kaj malfermon de la poroj. Ĝi rapide evoluas kaj unu generacio elformiĝas dum ses semajnoj, tiel oni povas ekzameni multajn generaciojn dum unu jaro.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
sabla arabidopso
Arabidopsis thaliana
Arabidopsis thaliana
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Brasikaloj Brassicales
Familio: Brasikacoj Brassicaceae
Genro: Arabidopso Arabidopsis
Arabidopsis thaliana
(L.) Heynh., 1842
Verde : natura arealo
Verde : natura arealo
Verde : natura arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La bazaj folioj estas rozetaj, dentaj, la pedunklaj folioj estas rondaj, glatrandaj. Ĝi floras de aprilo ĝis majo, la floroj grandas 2-4 mm, la fruktoj 10-20 mm. la radikoj penetras 40 cm en la grundon.

La planton proponis por genetikaj esploroj Friedrich Laibach jam en 1943. Genetikistoj nuntempe sukcese modifis genojn de la planto kaj tiel ĝi iĝis pli sekec-rezista kaj saltolera.

Avantaĝoj de la planto por esti model-organismo:

  • Ĝi havas relative malgrandan genomon el 125 bazaj paroj, kies DNA-sekvenco estis priskribita en 2000. La genomo konsistas ĉefe el kodigaj DNA-sekvencoj.
  • Ĝi havas 5 kromosomajn parojn (2n = 10), el kiuj oni povis skizi jam detalajn mapojn.
  • Ĝi havas mallongan generacian ciklon de ok semajnoj (ekde la ĝermado de la grajnoj ĝis maturiĝo de la grajnoj ).
  • Ĝi estas facile kultivebla en relative malgranda areo.
  • Oni jam konas multajn mutantojn, kiujn oni povas mendi en grajno-centroj.
  • Ĝi estas genetike facile manipulebla ekz. per Agrobacterium tumefaciens.
  • Arabidopsis reprezentas fiziologion de la pli evoluintaj plantoj.

Eksteraj ligiloj redakti